Monto Whitney









































Monto Whitney

orienta flanko de la Monto Whitney
orienta flanko de la Monto Whitney


Alteco

4 421 m
Situo

Kalifornio, Flago-de-Usono.svg Usono

Montaro

Sierra Nevada

Domino
2649 km → Nevado de Toluca

Elstareco
3071 mfd2

Geografia situo

36° 35′ N, 118° 18′ U36.578333333333-118.29194444444Koordinatoj: 36° 35′ N, 118° 18′ U





Monto Whitney (Kalifornio)

DEC
Monto Whitney

Situo de Monto Whitney



Unua grimpo

1873 fare de Charles Begole, A. H. Johnson kaj John Lucas
Plej facila montgrimpo
Ekde la punkto Whitney Portal tra la kampadejo Outpost Camp







v  d  r


Information icon.svg



La Monto Whitney (angle Mount Whitney) estas 4 421 metrojn alta monto en Kalifornio. Ĝi estas la plej alta monto de Usono ekstere de Alasko.


La monto apartenas al la montaro Sierra Nevada. Ĝi leviĝas super la malgranda loĝloko Lone Pine (1.130 m super la marnivelo) en la valo Owens Valley. Eblas aŭte veturi ĝis la punkto Whitney Portal en 2.458 metroj da alteco.


La proksimume 17,7 km longa grimpo de la punkto Whitney Portal ĝis la montopinto ne ligiĝas al menciindaj grimpaj malfacilaĵoj, la monto tial estas pupulara celo por montogrimpantoj. Plej ofte la grimpo dividiĝas al du aŭ tri tagoj kun tendaj tranoktoj en la kampadejoj Outpost Camp (3.158 m) aŭ respektive kaj Trail Camp (3.669 m).


La monto ricevis sian nomon laŭ Josiah Whitney (1819-1896), ŝtata geologo de Kalifornio. Pri la unua grimpo dum la jaro 1873 sukcesis la lokuloj Charles Begole, A. H. Johnson kaj John Lucas, kiuj loĝis en Lone Pine kaj estis fiŝistoj tie.


Por la grimpo de la monto necesas oficiala permesilo (angle permit), kiun necesas peti de la Usona Arbaragentejo (United States Forest Service).



Eksteraj ligiloj |




  • Monto Whitney en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Monto Whitney en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • informoj pri la monto (angle)

  • informoj pri la monto (germane)

  • informoj pri la oficiala permesilo por grimpo de la monto (angle)




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)