13-a de oktobro






























































oktobro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di


1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31




aranĝo de 2019
tagoj

La 13-a de oktobro estas la 286-a tago de la jaro (la 287-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 79 tagoj restas.


Je la 13-a de oktobro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -539: Kapitulaco de Babilono konkerita de la persa reĝo Kiro la 2-a


  • 54: Nerono iĝis nova romia imperiestro


  • 1282 Krakova princo Leszek Czarny venkis en batalo de Narevo aliancitan armeon de litovoj kun formortinta balta tribo, kiu pli frue rabis Lublinion


  • 1307: Laŭ ordono de la franca reĝo Filipo la 4-a oni arestis templanojn kun sekvestro de ilia bieno


  • 1399: Henriko la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio


  • 1534: Paŭlo la 3-a iĝis papo


  • 1773: Charles Messier malkovris interagantan galaksion galaksion NGC 5194 en konstelacio Ĉashundoj


  • 1775: Kontinenta kongreso decidis pri kreo de Kontinenta mararmeo, alinomita poste kiel Usona mararmeo


  • 1792: Konstruado de Blanka Domo ĉe Vaŝingtono komenciĝis


  • 1805: Malfermo de la Liceo de Krzemieniec - pollingva Volinia Ateno


  • 1874: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Siwa


  • 1879: Johann Palisa malkovris asteroidon Martha kaj usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters - Hersilia


  • 1881: Unua konata konversacio en la moderna hebrea lingvo inter Eliezer Ben-Jehuda kaj liaj amikoj


  • 1884: Grenviĉa Meridiano fiksiĝis, t.e. la nula meridiano


  • 1887: Rusa astronomo germandevena Viktor Knorre malkovris asteroidon Pentesileo


  • 1895: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Arakno kaj Fama


  • 1898: Usona astronomo Edwin Foster Coddington malkovris asteroidojn Ohio kaj Theodora


  • 1911: Princo Arturo, filo de Viktoria, iĝis unua Guberniestro ĝenerala de Kanado reĝdevena, same unua Princo de Britio kaj Irlando


  • 1912: Hoyerswerda: soraba minoritata organizaĵo "Domowina" fondiĝis en Germana Imperiestra Regno


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Belga registraro translokiĝis al Havro; usona inventisto Garret A. Morgan patentigis gasmaskon


    • 1915: En Konektikuto oni malfermis bazon de usona submarŝipa mararmeo


    • 1917: Katolikismo: la lasta revelacio de Virgulino de Fátima - kun videbla "miraklo de la suno", spektata de 100 000 loĝantoj de Portugalio


    • 1918: Respubliko de Zakopane kreiĝis kaj ekzistis en ĉirkaŭaĵo de la pola urbo ĝis la 16-a de novembro


    • 1918: Mehmet Talat kaj Junaj Turkoj subskribis armisticon, finante partoprenon de Otomana Imperio en la milito




  • 1921: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Armena Soveta Socialisma Respubliko, Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko kaj Kartvela Soveta Socialisma Respubliko subskribis kun Granda Nacia Asembleo de Turkio traktaton de Kars por establi landlimojn inter Turkio kaj Suda Kaŭkazio


  • 1923: Ĉefurbo de Turkio translokiĝis de Istanbulo al Ankaro


  • 1923: En Citadelo de Varsovio terorisma komunista organizaĵo okazigis eksplodon, rezulte de kiu 28 personoj pereis kaj 89 vundiĝis


  • 1930: Testoflugo de la germana ŝarĝ-transporta aviadilo Junkers Ju 52


  • 1936: Hungara astronomo György Kulin malkovris asteroidon Balatono


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Soveta invado en Pollandon: en Moskvo Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio konfirmis proponon de popola komisaro pri internaj aferoj Lavrentij Berija: Ĉiujn militkaptitajn soldatojn - loĝantojn de la germana parto de estinta Pollando nombre de ĉirkaŭ 33 mil personoj en la plej proksima tempo transdoni al germanaj regopovoj, pro kio komenci interparolojn kun la germana registaro


    • 1939: En ekzekutoj de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro en arbaro apud Skrwilno (proksime al Rypin) germanoj murdis ĉirkaŭ 150 polojn; en Szamotuły germana polico pafekzekutis 5 polojn mortkondamnitaj revenĝe laŭ "kolektiva respondeco" - ili mortis kriante "Vivu Pollando" kaj "Ankoraŭ Pollando de pereis"; germana polico pafmortigis apud Gniezno pastron, enu el organizantoj de la defendo de Kłecko; subtera Nacia Militista Organizaĵo fondiĝis kiel armeo de Nacia Partio, kiu ne subiĝis al Pola Enlanda Armeo, sed agnoskis polan registaron en ekzilo; unua oficiala komuniko en okupata Varsovio pri plenumo de mortpuno pro posedo de armilo, kaŝita en loĝejo de ŝoforo; en Kielce episkopo Czesław Kaczmarek vizitis tendaron de polaj militkaptitoj, celebris meson kaj predikis, kio kaŭzis patriotan manifestacion


    • Batalo de Atlantiko: du germanaj submarŝipoj sinkis - U-40 pro mara mino en Dover-kaleza Markolo (45 maristoj pereis el 48) kaj U-42 pro profunda bombo de britaj destrojeroj sud-okcidente de Irlando (26 personoj pereis el 46)


    • 1940: Germanaj okupaciaj regopovoj kreis Statistikan Oficejon por Ĝenerala Gubernio; en Varsovio aperis konspira revuo "Pionier" (Pioniro) - eldonata ĝis oktobro 1943, kies fondinto kaj kunaŭtoro de plimultaj artikoloj estas leŭtenanto/kapitano de rezervo Roman Goldman - iĝinta organo de la Asocio de Armita Batalado


    • 1941: Germana respondeculo pri sano en registaro de ĜG estis por murdo de judoj malsanaj je tifo; germanaj soldatoj pafmortigis en Biała Podlaska 10 sovetajn militkaptitojn provantaj fuĝi de transporto; germanoj establis geton en Wieruszów; artikolo "Lekcio de malamo" ("Jutro PN", Varsovio, 24.X.1941, n-ro 116) raportis, ke la 13-an de oktobro trapasis Varsovion eskorto kun bolŝevikaj militkaptitoj, precipe azianoj, kies aspekto estis terura pro marŝo kaj malsato. Preterpasantoj ĵetintaj pomon aŭ cigaredon estis batataj de germanoj per vipoj, en Chełm kelkaj eĉ ĝismorte.

    • En Bostono per radio parolis al poloj en la tuta mondo usona publicisto Herbert Agar, vizitinta polajn militistejojn en Britio: Pollando estas unu el grandaj ŝtatoj, kies popolo aparte grave pagis per sango por la batalo pri civiliza mondo. (...) En Pola Nacio ne estis kaj ne estas marionetoj, nek Quislingoj. (...) Se la mondo forgesus tion, kion faris Pollando, tiam la okcidenta civilizo ne meritus ekziston. (traduko laŭ "Pollando estas legendo kaj poezio de la mondo", "Dziennik Polski, Londono, 16.X.1941, n-ro 390): batalo pri Moskvo: Wehrmacht okupis Kaluga


    • 1942: Germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj likvidis geton en Zdołbunów (nun en Rivna provinco) - ĉirkaŭ 1700 judojn oni pafekzekutis apud vilaĝo Staromylsk; taĉmentoj de germana polico bruligis vilaĝon Łysaków (proksime al Kraśnik) kaj deportis 37 virojn al sia koncentrejo Majdanek; polico parte bruligis Potok Górny (proksime al Biłgoraj) kaj murdis 10 personojn; germanoj nokte forveturigis 50 virinojn de varsovia malliberejo Pawiak al sia koncentrejo Aŭŝvico


    • Ministro pri justeco en Nazia Germanio anoncis rajtigon de SS pri juĝaj verdiktoj, ĉar ordinaraj juĝejoj ne kapablis ekstermi polojn, rusojn, judojn kaj ciganojn;


    • 1943: Germana polico pendumis en Radom 10 personojn revenĝe pro mortigo de gestapano kaj ĝendarmo, kaj en malliberejo en Rawicz 10 polojn; policanoj kaj germanaj soldatoj pafekzekutis en Biała Podlaska 10 personojn kaj 14 en aliaj lokoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en Rykoszyn (poksime al Kielce) 200 junajn laboristojn; juda partio Bund en Pollando ricevis de pola registaro en ekzilo 700 mil zlotojn; sinodo de ortodoksaj episkopoj kunsidanta en Varsovio mesaĝis kontraŭsovete


    • Itala registaro de marŝalo Pietro Badoglio deklaris militon kontraŭ Germanio; germana armeo venkis en la dutaga batalo de Lenino la polan-sovetan - fakte divizioj de Ruĝa Armeo retiriĝis kaj la pola iris al certa morto kun nesufiĉa kvanto da municio, "erare" pripafita de soveta artilerio, kaj povis retiriĝi nur nokte de la 13-a/14-a de oktobro


    • 1944: Germanoj rabis en Parizo 776 kestojn kun polaj memoraĵoj; Ruĝa Armeo konkeris Rigon




  • 1950: Premiero de la usona filmo All About Eve


  • 1958: En Vatikano okazis entombigo de la papo Pio la 12-a


  • 1966: Bocvano kaj Lesoto aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj


  • 1970: Fiĝioj aniĝis al UN


  • 1970: Ĉina Popola Respubliko kaj Kanado ligis diplomatiajn rilatojn


  • 1972: Anda flugakcidento - post 72 tagoj oni savis 16 personojn el la 45 flugintaj pasaĝeroj


  • 1978: Svazilando: proklamo de konstitucio


  • 1982: Ĉe la brazila-paragvaja limo sur la rivero Parano oni finis konstruadon de la akvobaraĵo Itajpuo


  • 1982: Milita stato en Pollando: dum solidareca manifestacio en Nowa Huta (nun parto de Krakovo) estis pafmortigita de sekureca servo juna laboristo kaj lernanto


  • 1983: Komunista puĉo en Grenado


  • 1983: Soveta-afgana milito: revenĝe pro mortigo de soveta soldato rusoj murdis 126 loĝantojn de 3 vilaĝoj Kolĉabad, Muŝkizai kaj Timur Kalaĉa


  • 1983: Usonaj vendejoj ricevis la unuan en la mondo poŝtelefonon


  • 1984: Unua komunista provo murdi apud Olsztynek pastron de Solidareco Jerzy Popiełuszko


  • 1991: En Bulgario okazis la unua postmilite libera parlamenta voĉdono


  • 2003: Albana Vikipedio startis


  • 2005: Lanĉo de Ubuntu 5.10, nomita Breezy Badger.


  • 2006: Bengala ekonomikisto kaj pioniro de mikrokreditoj Muhammed Yunus kaj fondita de li Gramin-Banko ricevis Nobelpremion pri paco


  • 2006: Ban Ki-moon iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj


  • 2006: Papo Benedikto la 16-a private renkontiĝis kun la 14-a Dalai-Lamao - Tenzin Gyatso


  • 2009: Pollando: Mariusz Kamiński estis demisiita kiel ĉefo de Centra Kontraŭkorupta Ofico


  • 2012: Prezidento de Maŭritanio Mohamed Ould Abdel Aziz vundiĝis rezulte de pripafo de la eskorto



Naskiĝoj |




  • 1162: Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (m. 1214)


  • 1453: Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), filo de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1471)


  • 1676: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio, edzo de Katalin Bethlen (m. 1713)


  • 1771: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (m. 1853)


  • 1791: Giuseppe Bianchi, itala astronomo, membro de pluraj sciencaj akademioj (m. 1866)


  • 1792: Moritz Hauptmann, germana komponisto kaj pedagogo (m.1868)


  • 1794: Anselm Hüttenbrenner, aŭstra komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1868)


  • 1814: Jules Quicherat, franca historiisto kaj arkeologo (m. 1882)


  • 1821: Rudolf Virchow, germana patologo, antropologo kaj higienisto (m. 1902)


  • 1835: Alphonse Milne-Edwards, franca zoologo, paleontologo kaj ornitologo (m. 1900)


  • 1871: Paul Federn, aŭstra kuacisto kaj psikoanalizisto, lernanto kaj amiko de Sigmund Freud, sinmortiginto (m. 1950)


  • 1878: Stepan Ŝahumjan, armena ĵurnalisto kaj komunisto aganta en Kaŭkazio, ekzekutita (m. 1918)


  • 1881: Kálmán Csathó, hungara verkisto kaj reĝisoro. membo de Hungara Scienca Akademio, edzo de Ilona Aczél (m. 1964)


  • 1883: Aleksandr Jegorov, sovetia militestro kaj marŝalo, murdita (m. 1939)


  • 1887: Jozef Tiso, katolika pastro, prezidento de Slovaka ŝtato respondeca pri deportado de judoj, militkrumulo (m. 1947)


  • 1895: Walter Lippmann, germana advokato, membro de Amerika Esperanto-Akademio (m. nekonata)


  • 1896: Kálmán Erdélyi, hungara komunista ĵurnalisto (m. 1950)


  • 1900: Jenő Horváth, hungara pastro, verkisto, poeto (m. 1989)


  • 1907: Margit Dajka, hungara aktorino, rolinta en la filmo Liliulo (m. 1986)


  • 1909: Art Tatum, usona pianovirtuozo kaj noviganto de ĵazo (m. 1956)


  • 1910: Papaĝi, barata guruo inspiriĝinta de instruoj de Ramana Maharŝi (m. 1997)


  • 1921: Yves Montand, franca aktoro kaj kantisto italdevena (m. 1991)


  • 1922: György Rózsa, hungara bibliotekisto, diplomato (m. 2005)


  • 1923: András Nagy, hungara skulptisto (m. 1984)


  • 1924: Ignat Florian Bociort, rumana esperantisto, lekciisto de la rumana lingvo, rumana literaturo kaj monda literaturo, enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en filologiajn fakultatojn, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio, aŭtoro de E-lerniloj, interlingvisto, profesoro de AIS, honora membro de UEA (m. 2015)


  • 1925: Margaret Thatcher, angla kemiistino kaj advokatino, brita ĉefministrino, gvidantino de Konservisma Partio (m. 2013)


  • 1926: Miloslav Rybín, slovaka esperantisto instruinta per Cseh-metodo en Liptov-regiono (m. 1995)


  • 1926: Ray Brown, usona ĵaz-basisto kaj komponisto, Grammy-laŭreato (m. 2002)


  • 1926: Barna Borsos, rumania hungara aktoro en teatro de Oradea


  • 1927: Lee Konitz, usona saksofonisto de moderna ĵazo


  • 1934: Nana Mouskouri, greka kantistino, ambasadorino de UNICEF


  • 1935: Éva Ajtay, rumania hunara pentristino, grafikistino (m. 1959)


  • 1936: Christine Nöstlinger, aŭstra verkistino de porjunula literaturo


  • 1937: Zoltán Molnár, rumania hungara pentristo (m. 2000)


  • 1940: Levente Csutak, rumania hungara grafikisto kaj ilustraciisto


  • 1941: Bob Hunter, kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2005)


  • 1945: Dési Bouterse, prezidento de Surinamo


  • 1946: Miklós György Jakubinyi, rumania hungara romkatolika ĉefepiskopo


  • 1950: Tadeusz Doktór, pola psikologo kaj sociologo de religio, spertulo pri novaj religiaj movadoj, teoriulo pri astrologio kaj populariganto de jogo (m. 2007)


  • 1954: Antal Jánosi, rumania hungara grafikisto


  • 1954: Mordechai Vanunu, israela fizikisto, gajninto de la Premio de ĝusta vivo


  • 1957: Tibor Szabó, hungara aktoro, direktoro de Teatro Figura Stúdió


  • 1968: Sándor Barabás, rumania hungara violonisto, koncertmajstro


  • 1970: Paul Potts, brita kantisto (tenoro), konata de la ario Nessun dorma


  • 1974: Sándor Olivér Murányi, hungara verkisto kaj luktoartisto


  • 1975: Júlia Vallasek, hungara literaturhistoriistino, tradukistino



Mortoj |




  • 54: Klaŭdio, romia imperiestro, historiisto, la lasta homo konanta etruskan lingvon (n. -10)


  • 1119: Alano la 4-a, duko de Bretonio (naskiĝis ĉirkaŭ 1060)


  • 1562: Claude de Sermisy, franca komponisto de kanzonoj kaj religiaj verkoj (n. 1490)


  • 1605: Teodoro Beza, franca teologo, kunlaboranto kaj posteulo de Johano Kalvino (n. 1519)


  • 1694: Johann Christoph Pezel, germana komponisto kaj urbofajfisto (n. 1639)


  • 1694: Samuel Pufendorf, germana juristo, filozofo, ekonomikisto, ŝtatestro kaj historiisto (n. 1632)


  • 1715: Nicolas Malebranche, franca pastro kaj raciisma filozofo okupiĝanta pri Eŭzebo de Cezareo, Sokrato, Aŭgusteno de Hipono kaj Renato Kartezio (n. 1638)


  • 1815: Joaĥimo Murat, franca kavaleria generalo, edzo de Caroline Bonaparte (n. 1767)


  • 1822: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo, arkitekto (n. 1757)


  • 1825: Maksimiliano la 1-a Jozefo, duko de Bavario (n. 1756)


  • 1869: Charles-Augustin Sainte-Beuve, franca verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1804)


  • 1882: Antonio Canova, itala skulptisto, pentristo kaj arkitekto, reprezentanto de novklasikismo (n. 1757)


  • 1882: Arthur de Gobineau, franca filozofo, vojaĝisto, verkisto, diplomato, teoriisto de rasismo (n. 1816)


  • 1899: Aristide Cavaillé-Coll, franca orgenkonstruisto (n. 1811)


  • 1909: Francisco Ferrer, hispana-kataluna liberpensulo, ekzekutita (n. 1859)


  • 1919: Karl Gjellerup, dana Nobelpremiita verkisto, vojaĝisto, influita de budhismo (n. 1857)


  • 1917: Sándor Halmágyi, hungara verkisto, jursciencisto (n. 1832)


  • 1927: Karin Thilander, sveda orgenistino kaj esperantistino inter blinduloj (n. 1866)


  • 1937: Kazimierz Nowak, pola vojaĝisto, fotisto kaj raportisto, moviĝanta tra Afriko per biciklo, perpiede, sur ĉevalo, kamelo aŭ boato (n. 1897)


  • 1941: František Bílek, ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo, reprezentanto de simbolismo (n. 1872)


  • 1953: Sergej Beljavskij, rusa astronomo, malkovrinto de 36 asteroidoj (n. 1883)


  • 1957: Erich Auerbach, germana-juda filologo, kompara literatursciencisto, romanistikisto (n. 1892)


  • 1961: Dun Karm, malta pastro kaj nacia poeto verkanta en la itala kaj malta lingvoj, kies filozofiaj poemoj estis esperantigitaj de Carmel Mallia, aŭtoro de ununura esperantlingva poemo Penso printempa (n. 1871)


  • 1968: Mihály Milán, hungara antropologo, profesoro en la Universitato de Debrecen (n. 1900)


  • 1971: János Kemény, rumania hungara verkisto, literaturorganizanto, teatrestro, mecenato (n. 1903)


  • 1974: Tibor Bottlik, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1884)


  • 1981: Antonio Berni, argentina pentristo, grafikisto kaj murpentristo (n. 1905)


  • 1983: Ilona Jagamas, rumania hungara ĵurnalistino, rakontistino (n. 1919)


  • 1987: Walter Houser Brattain, usona fizikisto, Nobel-premiito, kunkreinto de transistoro (n. 1902)


  • 1995: Béla Varga, hungara pastro, parlamentano, helpanto al polaj rifuĝintoj en Balatonboglár, elmigrinta organizanto de Radio Libera Eŭropo, kontraŭkomunisto (n. 1903)


  • 1999: Michael Hartnett, irlanda poeto verkanta angle kaj irlandlingve (n. 1941)


  • 2002: Margit Klára Szabó, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1915)


  • 2005: István Eörsi, hungara verkisto juddevena, tradukisto, politika eseisto transirinta de komunismo al antikomunismo (n. 1931)


  • 2008: Guillaume Depardieu, franca aktoro filma kaj televida, filo de Gérard Depardieu (n. 1971)


  • 2012: Donald Broadribb, aŭstralia-usona, teologo, orientalisto, filozofo, psikoanalizisto, tradukisto el la angla, greka kaj hebrea (i.a. Manuskriptoj de la Morta Maro), vortaristo kaj terminologo, redaktoro de pluraj Esperanto-gazetoj kiel "Esperanto sub la Suda Kruco", "Monato" aŭ "Biblia Revuo", honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1933)


  • 2015: Mária Adonyi Nagy, rumania hungara poetino, tradukistino (n. 1951)


  • 2016: Dario Fo, itala Nobelpremiita dramisto kaj satiristo kunlaboranta kun sia edzino (n. 1926)


  • 2016: Phumiphon Adunjadet, reĝo de Tajlando, aktuale tutmonde plej longe reganta ŝtatestro (n. 1927)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Pollando: Tago de donanto de osta medolo - ekde 2002


Tagoj de semajno |


La 13-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 13-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 13-a de oktobro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)