Eŭripido

















































Eŭripido

Euripides Pio-Clementino Inv302.jpg


Persona informo

Naskiĝo
eble 486 a.K.
en Salamino

Morto

406 a.K.
en Pella

Mortokialo
besta atako [#]

Lingvoj

antikva greka lingvo [#]

Ŝtataneco

Antikva Ateno [#]
Familio

Idoj
Eŭripido la juna [#]
Profesio

Profesio
tragediverkisto [#]

Verkoj

Alcestiso
Andromaĥo
Bakĥantinoj
Hekubo
Heleno
Elektro
Heraklidoj
Heraklo Furioza
Petegantinoj
Hipolito
Ifigenio en Aŭlido
Ifigenio en Taŭrido
Iono
Ciklopo
Medeo
Oresto
Rhesus
Trojaninoj
Fenicinoj [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg




Euripides.jpg


Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofoklo.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Verkado


  • 3 Karaktero


  • 4 Influo


  • 5 Verkaro


  • 6 En Esperanto aperis





Vivo |


Eŭripido naskiĝis ĉ 486 a.Kr. en la regiono Salamiso aŭ sur la samnoma insulo. Li ŝajnas esti de modesta origino. Malgraŭ sia retenemo li plenumis dum iom da tempo la funkcion de sacerdoto de Zeŭso en Fila kaj partoprenis atenan ambasadon senditan en Sirakuzon. Proksime al la fino de sia vivo, li forlasis Atenon; li restis dum kelkaj jaroj en Magnesio, en Tesalio, poste ĉe la kortego de l' art-amanta reĝo Arĥelao de Makedonio.

Tie ĉi, okdek-jaraĝa, li mortis ĉ 406, post kiam ankaŭ tie li verkis kelkajn tragediojn. Li havis tri filojn.



Verkado |


La verkoj de Eŭripido ege diferencas de tiuj de Esĥilo kaj Sofoklo. Dum ĉi lastaj verkis laŭ la dogmoj fiksitaj, Eŭripido al tiuj oponis, ĉar li trovis ilin sensencaj.


Ĉe la publiko li estis, almenaŭ dumvive, malpli aprezata ol Esĥilo kaj Sofoklo: nur ege malofte premion li akiris en la ĉiujaraj Dionizo-festivaloj, entute nur kvarfoje la unuan premion. Por komparo: Esĥilo 13-foje, Sofoklo eĉ 20-foje.


Postmorte, tamen, tre baldaŭ li fariĝis la plej ofte ludata dramisto de la Greka mondo.


Ankaŭ persone li neniam estis vere populara, nek partoprenis en la publika politika vivo de sia urbo Ateno.
Aristofano lin akre atakis kiel personon kaj pro lia verkado-stilo.



Karaktero |


Scivolo scienca lin instigis serĉi naturajn kaŭzojn de fenomenoj konsiderataj supernaturaj. La skeptikismo de Eŭripido ne povis daŭre agnoski la ideon, ke la ordon de la universon tenas la dioj.
Sed eĉ se estus tiel, je ĝojo ne estus motivo. La kredojn, kiujn la Atenanoj akceptis sendiskute, li tute ne konsentis; li opiniis, ke la Olimpaj dioj montriĝis kruelaj, stultaj kaj puŝataj de deziroj, kiujn ĉe homo oni taksus hontindaj.


Li konsideris la diojn malpli noblaj ol homo brava. En siaj dramoj Eŭripido surscenigis la detrueman krudecon, kiel en La Bakĥantinoj, aŭ ĝin utiligis por fini situaciojn senelirajn kiel en Elektra.
Aŭ kiel en Hipolito, kie li prezentas diojn kiel interbatalantajn fortojn, kiuj personigas la motivojn kaj impulsojn de la agantaj figuroj. Ĝuste en la figuroj troveblas la pleja grandiozo de la eŭripida verkaro.


La daŭra interesiĝo pri la homaj ecoj kaj kondutoj, donas al liaj tragedioj la forton defii la detruemon de la tempo.
Eŭripido vivis en la epoko de la Peloponeza milito kaj, same kiel Aristofano, malamis tiun militon kaj la damaĝojn kiujn ĝi estigis. Lia akuza parolado kontraŭ la militistoj en Trojaninoj estas ne kompleta, ĝi donas nur sinsekvon da tragediaj scenoj pri unusola temo. Sed lia pledo insistas energie; kaj jen unu kaŭzo, kial Eŭripido ĉiam havos legantojn.


Ankaŭ post la klasika periodo li daŭre estas tre malsame prijuĝata: kiel tre atakema ateisto, aŭ antaŭulo de monoteismo, virin-malamanto, probatalanto de virinaj rajtoj, idealisto, pia mistikulo, religia fanatikulo kaj nura poeto.



Influo |


Multaj verkistoj de la tiel nomata Nova komedio ŝuldas multon al li koncerne la traktadon de personecoj. Laŭ Aristotelo, "malgraŭ siaj multaj eraroj" li estis la plej drameca el ĉiuj tragedi-verkistoj. Lia influo je la monda literaturo estas grandega.



Verkaro |


El la 92 tragedioj de li verkitaj, la Aleksandria biblioteko ankoraŭ posedis 78 pecojn; restas al ni el lia verkaro grandega kvanto da papirusaj fragmentoj, kio atestas pri lia populareco. Entute restas al ni nur 17 tragedioj kaj unu satiroludo lia:




Kovrilpaĝo de Eŭripido: Bakĥantinoj, 1975




  • Alkesta (438)


  • Medea (431)


  • Hipolito (428) - unua premio


  • La Heraklidoj (inter 430-427)


  • Petegantinoj (inter 424-421)


  • Hekaba (425)


  • Andromaĥa (ĉ 420)


  • Trojaninoj (415)


  • Heraklo (inter 421-415)


  • Elektra (ĉ 415-413)


  • Helena (412)


  • Ifigenio en Taŭrido (inter 414-411)


  • Iona (inter 413-408)


  • La Feniciaj virinoj (inter 411-408)


  • Oresto (408)


  • Ifigenia en Aŭlido (verkita en Makedonio, postume prezentita kune kun la Bakĥantinoj; - unua premio)


  • Bakĥantinoj (same)


  • Ciklopo - la sola restanta satiroludo en la Greka literaturo


Pluraj el liaj tragedioj estis muzikigitaj kiel operoj de la moderna komponisto Mikis Theodorakis.



En Esperanto aperis |




  • Kategorio Eŭripido en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Eŭripido en Vikifontaro (Universala biblioteko)





  • Strofo pri amo, poemo - trad. Antoni Grabowski (1913)


  • Bakĥantinoj - en traduko de Albert Goodheir, Eldonejo Kardo (1975)


  • Trojaninoj - trad. A. Goodheir - Kardo (1985)


  • Ifigenia en Taŭrido - trad. A.Goodheir - Kardo (1985)




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)