Kerepes
Aerfoto pri Kerepes
| Kerepes | |||
| |||
| Areo | 24 km² (2 400 ha) | ||
|---|---|---|---|
| Loĝantaro | 9 873 | ||
| Poŝtkodo | 2144 | ||
| Telefona antaŭkodo | 28 | ||
Retpaĝo: www.kerepes.hu | |||
Kerepes [kerepeŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gödöllő. La loknomo signifas: ŝipeto.
Historia monumento en Kerepes
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Famuloj
4 Esperanto
Situo |
Skulptaĵo pri Johano Nepomuko en Kerepes
Kerepes situas inter arbaroj laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, laŭ interurba tramo Budapeŝto-Gödöllő. La ĉefurbo troviĝas 20 km.
Historio |
Apud la komunumo estas restaĵoj de Remparo de Ĉorso. Inter 1541-1686 ĝi apartenis al la Osmana Imperio kaj ĝi senhomiĝis. Poste slovakoj, germanoj kaj hungaroj alvenis. En 1882 la interurba tramo ekfunkciis, en 1912 katolika preĝejo konstruiĝis. Inter 1978-1994 la komunumo kune kun Kistarcsa fondis urbon Kerepestarcsa, sed ili disiĝis en 1994. Kerepes jam memstare ricevis urborangon en 2013.
Vidindaĵo estas Ŝaolina templo.
En la vilaĝo vivis verkistino Magda Szabó.
Famuloj |
En Kerepes mortis:
poetoj Ferenc Császár kaj Magda Szabó
skulptisto Sári Somló.
Esperanto |
Estas delegito de UEA tie.