Peneo (rivero)
La rivero Peneo (greke Pêneios aŭ Pineus) estas rivero de Peloponezo. Ĝi defluas de la Monto Erimanto kaj enfluas en la golfon de Patraso, en Grekujo.
La Monto Erimanto en Peloponezo
Helena mitologio |
Heraklo devojigis ĝin kaj ankoraŭ la alian riveron Alfeo (rivero) por purigi la stalojn de Aŭgio. Tion li faris okaze de sia sesa laboro.[1] Laŭ la helena mitologio, sur la deklivoj de la Monto Erimanto vivis la fama apro, kiun Heraklo kaptis por Eŭristeo.
Referencoj |
↑ La mythologie grecque et romaine, Catherine Salles, Ed. Hachette 2003