Facebook

























Facebook

Facebook


Lando

Usono

Retadreso

facebook.com

Kategorio

Interkona retejo

Lingvo(j)
Multaj







v  d  r


Information icon.svg



Facebook (angla prononco [FEJSbuk], Pri tiu ĉi sono aŭskultu), en Esperanto ankaŭ Vizaĝlibro[1][2][3][4] aŭ sone adaptita Fejsbuko[5][6][4], estas interkona retejo lanĉita la 4-an de februaro 2004.




La plej popularaj interkonaj retoj laŭ lando:

  •  Facebook

  •  Twitter

  •  VKontakte

  •  QZone

  •  Odnoklassniki

  •  Facenama

  •  mankas datumoj



  • La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon kun tekstoj kaj bildoj. Uzantoj povas interkonektiĝi fariĝante "amikoj", konigi bildojn kaj aliajn dosierojn, lasi mesaĝojn sur la paĝoj de aliaj uzantoj kaj aldoniĝi al grupoj de uzantoj, organizitaj laŭ komuna intereso (deveno de la sama loko, la sama lernejo, universitato aŭ laborloko ktp).


    Facebook fariĝis la plej populara interkona retejo en la angla-lingva mondo kaj kelkaj aliaj regionoj. Ĝi ekhavis pli ol miliardo da uzantoj en la jaro 2013[7]. En aliaj regionoj de la mondo oni ankoraŭ preferas aliajn retejojn (vidu la mapon).


    Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco kaj pro la fakto ke estas tre malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.




    Enhavo






    • 1 Historio


    • 2 Avertoj


    • 3 Fremdaj retadresoj povas estis fuŝuzataj


      • 3.1 Tre malfacila forigo de la propra konto




    • 4 Facebook kaj Esperanto


      • 4.1 Facebook en Esperanto


      • 4.2 Esperantaj Facebook-grupoj




    • 5 Referencoj


    • 6 Eksteraj ligiloj





    Historio |





    Mark Zuckerberg en Harvard.


    Mark Zuckerberg fondis «The Facebook», la 4-an de februaro 2004.



    Avertoj |


    Oni bone atentu dum la eniraj paŝoj, kiujn butonojn oni jesas.



    • Speciale atentinda estas tiu butono, per kiu oni permesas uzon de la retpoŝta adreso. Se vi jesas kaj donas al Facebook aliron al via retpoŝta kesto, ĝi uzas la liston de ĉiuj viaj komunikpartneroj por dissendi leterojn pri laŭdira amikeco. Se vi havas adresaron kun multaj adresoj (ekz. milo), venos amaso da reagoj nedezirataj. Forŝalto de la afero estas malfacila.

    • Tre rekomendinde estas indiki specialan retpoŝtan adreson nur por Facebook. Filtrado de la "respondoj" per ĝi estas pli facila.



    Fremdaj retadresoj povas estis fuŝuzataj |


    Dum la ekuzo de Facebook-konto oni ne tuj kontrolas, ĉu la indikitan e-adreson vere posedas la nova uzanto. Tial la nova uzanto povas indiki fremdan retadreson, permesi uzon de ties tuta adresaro kaj povas vidi per la funkcio "trovi amikojn" ĉiujn uzantojn de Facebook, kiuj kun la posedanto havis iam kontakton kaj sciigis tion al Facebook.[8]



    Tre malfacila forigo de la propra konto |


    Se Facebook-uzanto decidas forigi sian konton, tio estas treege malfacila. Li devas tralabori multajn ŝtupojn de proceduro. Plurfoje la sistemo konsilas, kapti la profilon aŭ nur portempe malaktivigi ĝin.


    Fina malaktivigo povas daŭri monatojn. Parte progresulaj konoj pri komputiloj estas bezonataj, kiujn multaj ne havas. Ekzemple la uzanto devas scii, kiel oni povas forigi t.n. kuketojn.[9] Tiu eksterordinare alta disipo ofte efikas, ke multaj uzantoj restas en la listoj de FB.


    En la reto ekzistas konsiloj, kiel oni povas forigi personajn informojn kaj profilojn.


    Datumprotektuloj kritikas tiun agmanieron de Facebook kiel intencan limigon de konsuma libereco. [10] Estas ne tute klare, ĉu ili bone efikas.


    Oni povas supozi, ke Facebook ankaŭ kalkulas kaj publikigas tiujn kiel uzantojn, kiuj volas esti forigitaj. Tiuj ne juĝas sin utiligantoj sed damaĝitoj. Kiom alta estas la kvanto de ili estas malfacile kalkuleble.


    Jen ripeto de jam menciita metodo: por ebligi apartigon de spamo kaj dezirata e-poŝto, ekzistas la eblo havi diversajn retpoŝtajn adresojn. La "spamo-"poŝtkeston oni simple ne legu. Demando estas, ĉu oni povas efike instrui al Facebook uzi estonte nur tiun novan (spamo-)adreson.
    Pri tiu punkto mankas detaloj.



    Facebook kaj Esperanto |


    Facebook kreas statistikojn pri la lingvoj, kiujn la uzantoj indikas. En novembro 2015 laŭ la koncerna Facebook-paĝo pri Esperanto "330.000 uzantoj parolas" Esperanton.



    Facebook en Esperanto |


    Ekde la jaro 2008 Facebook estas tradukata al Esperanto[11][12] fare de la uzantoj. Ĉiu uzanto rajtas traduki vortojn kaj frazojn kaj ankaŭ voĉdoni por elekti la plej taŭgan tradukaĵon, por plibonigi aŭ ĝisdatigi la tradukon.


    Bedaŭrinde ne eblas uzi la Esperantan version per la portebla versio por iOS kaj Android, ĉar aŭtomate estas uzata la lingvo de la operaciumo. Tamen indas agordi Facebook en Esperanto, ĉar la sciigoj kaj retmesaĝoj tamen aperos en Esperanto



    Esperantaj Facebook-grupoj |


    La plej granda Esperanto-grupo "Esperanto" havas en nov. 2015 entute 18.828 membrojn.



    Referencoj |





    1. La 67-a IJKEsperanto-movado en Ukrainio


    2. Konkurso en Vizaĝlibro Norvega Esperantista Ligo


    3. Kareista Esperanto-Asocio

    4. 4,04,1Esperanto 2013 Justa komunikado Dana Esperanto-Asocio


    5. 'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo


    6. Kroniko de la silezia Esperanto-movado


    7. Mejloŝtonoj en la historio de Facebook (angle)


    8. http://www.fr-online.de/digital/neues-datenleck-bei-facebook/-/1472406/4750408/-/index.html


    9. Wie kann ich meinen Facebook-Account löschen?, abgerufen am 8. Mai 2011.


    10. Anleitung bei netzwelt.de, abgerufen am 8. Mai 2011


    11. http://ikso.net/facebook-ankaux-en-esperanto/


    12. Aplikaĵo pri tradukado




    Eksteraj ligiloj |




    • Kategorio Facebook en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


    • Rivière, Philippe: Facebook, magia spegulo. "Le Monde Diplomatique", decembro 2010.



    Popular posts from this blog

    Erzsébet Schaár

    Ponta tanko