Miyoshi Etsuo



































Etsuo Miyoshi

Portreto Etsuo Miyoshi.jpeg
Personaj informoj

Naskiĝo
la 16-an de decembro 1939
en Japanio Higashikagawa, Japanio

Nacieco

japano

Ŝtataneco

Japanio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Esperantistiĝis en

1995







v  d  r


Information icon.svg





Etsuo Miyoshi dum la UK 2003


Etsuo MIYOSHI (japane 鋭郎 三好) [ecuo mijoŝi] (naskiĝis la 16-an de decembro 1939) estas japana Esperantisto.


Li estas Honora Prezidanto de Korporacio Swany ([1]), kiu produktas gantojn, valizojn kaj ekde 2012 ankaŭ rulseĝojn.


En 1996 li kreis la bastonvalizon Walkin’Bag kaj pro ĝia surmerkatigo, la registaro premiis lin en 2007.


Li eklernis Esperanton en 1995 kaj tuj post tio li decidis finance subteni la Esperanto-Movadon per la kreo de Subvencio Cigno. Ekde 2012 la premio estas transformita al Fondaĵo Cigno, kies celo estas premii la informan agadon pri Esperanto farita ene de la Eŭropa Unio.


Li estas prezidanto de Higashikagaŭa Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo (1995).


Inter 2002 kaj 2010 li aperigis 23-foje tutpaĝajn anoncojn en diversaj ĵurnaloj de la Eŭropa Unio, ĉefe en la franca Le Monde. Pro tia agado, en 2007 li estis honorita de Japana Esperanto-Instituto per la atribuo de Premio Ossaka Kenji.


De 2007 li estas Honora Membro de Eŭropa Esperanto-Unio([2]). De la jaro 2012 li estas Honora Membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ([3]).


Estante aktiva en Oomoto, li estas unu el la Direktoroj de Esperanto-Populariga Asocio (EPA).


En 2001 li fariĝis Direktoro de la Monda Federalista Movado (Mondfederistoj).


Ekde 2009 li prezidas la Novan Turisman Asocion de Higashikagaŭa kaj ene de ĝi lanĉis la tre sukcesajn Pupekspoziciojn okazantaj en oktobro ĉiujare, kiam pupoj de diversaj regionoj de la mondo portantaj tradiciaj vestaĵoj estas montrataj ([4], [5]).


En 2011 pro lia laboro por Esperanto kaj la diskonigo de la pola kulturo li ricevis en Malbork la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito de la Pola Respubliko - la enmanigon faris la Pomeria Vojevodo Roman Zaborowski ([6], [7], [8], [9]).


La 6-an de majo 2012 en la palaco de Familio Sierakowski en Sopot (Pollando) per la medalo de Johano Hevelio li estis honorita fare de Membro de Eŭropa Parlamento Jan Kozłowski kaj Senatano Edmund Wittbrodt kaj la 9-an de majo 2012 en Pola Senato la vicprezidanto de la Senato Jan Wyrowiński honorigis lin per la prestiĝa la Senata Medalo ([10]).


La 17-an de oktobro en 2012 li, kunlabore kun Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), organizis la simpozion kaj ekspozicion 125 jaroj de Esperanto ĉe la Pola Parlamento[11], [12].


En 2013 li estis deklarita 'Glora Membro' de Oomoto.


Pro la kreado de Walkin'Bag li ricevis de la Japana Imperiestro la Ordeno de la Leviĝanta Suno en novembro 2013.


Li nun vicprezidas la Asocion de Infana Kabuko.



Referencoj |





  1. http://swany.co.jp/


  2. http://www.europo.eu/eo/honoraj-membroj


  3. https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto#Honoraj_membroj_de_EDE-Pollando


  4. https://www.facebook.com/198963926835939/photos/a.374045369327793.91342.198963926835939/586746088057719/?type=3&theater


  5. http://world-doll-festival.org/index.php/festivaloj/


  6. http://www.prweb.com/releases/Etsuo_miyoshi_promote/language_of_esperanto/prweb8664212.htm


  7. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=900954223318896&set=a.260797567334568.62430.100002129801373&type=3&theater


  8. http://www.esper_anto.republika.pl/GES/artikoloj/Gazeta%20Malborska%20(03)-str.%207.pdf


  9. https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto


  10. http://www.wittbrodt.pl/?paged=49


  11. https://www.youtube.com/watch?v=tVeC-pFDrbQ


  12. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)