José María Salguero Rodríguez







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.






































José María Salguero Rodríguez

José María Salguero Rodríguez.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

1957

Nacieco

hispano

Aliaj nomoj
Kani

Ŝtataneco

Hispanio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto, hispana lingvo
Esperanto

Aliaj aktivaĵoj

Kontribuado en Vikipedio







v  d  r


Information icon.svg



José María SALGUERO Rodríguez (naskiĝinta en Guareña, 1957) estas hispana esperantisto, konata sub nomo Kani. Laŭ profesio li estas instruisto de la hispanaj lingvo kaj literaturo. Li loĝas en urbo Don Benito en Ekstremaduro, sudokcidenta regiono de Hispanio. Li estas membro de HEF, SATeH kaj SAT. Li klopodas kaj organizi fakan grupon de esperantistoj, kiuj laboru pri birdoj kaj disvastigi esperanton en lernejaj kaj liberecanaj medioj.


Li kontribuis foje per artikoloj al gazetoj Boletín de HEF, Sennaciulo de SAT, Beletra Almanako, ktp. Li estis kun Javier Alcalde kunredaktoro de la kolektiva verko Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito.[1]


Ekster la esperantaj medioj, li doktoriĝis per doktoriga disertacio pri Ramón J. Sender.[2]



Notoj |





  1. Esperanto en la Granda Milito, Libera Folio, 24 januaro 2018


  2. Kelkaj fakaj artikoloj de José María Salguero pri Ramón J. Sender. Dialnet. Alirita la 6an de Julio 2016.









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo