Vilhelmo Longchamp
Vilhelmo Longchamp Lord Chancellor Persona informo Naskiĝo 12-a jarcento en Argenton-Notre-Dame Morto 31-an de januaro 1197 ( 1197-01-31 ) en Puatiero Religio katolika eklezio [#] Profesio Okupo pastro • diplomato • juĝisto [#] [#] Fonto: Vikidatumoj v • d • r Vilhelmo LONGCHAMP (foje nomata Vilhemo de Longchamp aŭ Vilhelmo de Longchamps, m. 1197) estis episkopo de Ely kiu regis Anglion dum Rikardo la 1-a (Anglio) forestis por krucmiliti. Enhavo 1 Frua vivo 2 Kanceliero de Anglio 3 Ekzilo kaj reveno 4 Diplomato 5 Klereco Frua vivo | Li naskiĝis en Normandio kaj lia patro, Hugh de Longchamp, posedis bienojn kaj tie kaj en Anglio. Malamikoj de Longchamp, ekzemple Hugo Nonant (episkopo de Coventry) asertis ke liaj gepatroj estis humilaj kamparanoj, sed tio estas neverŝajna. Fratino de Longchamp edziĝis al la estro de la kastelo de Dover. Du fratoj, Osbert kaj Henriko, iĝi...