Stotternheim
Evangelia kirko en Stotternheim Urbodometo Stotternheim estas ekde 1994 kvartalo de Erfurto, konservinte propran vilaĝan karakteron. Enhavo 1 Historio 2 Ekonomio, publikaj institucioj kaj moderniĝo 3 Vidindaĵoj 4 Subnotoj Historio | Laŭlegende jam en 1964 certa Kunemund von Stotternheim estis farita kavaliro fare de imperiestro Oto la 1-a. La unua endokumenta mencio estas tamen nur de 1088. En 1268 la sinjoroj de Stotternheim kverelis kun la urbo Erfurto: por puni ilin la erfurtanoj detruis incendie la burgon kaj malliberigis ties posedantojn. Liberigo faritis nur post kiam la posedoj paŝon post paŝo venis sub erfurtan kontrolon: tiam komenciĝis la kolekto de stotternheima tereno fare de erfurtanoj, kio kulminiĝis en 1470. La eksaj sinjoroj de Stotternheim siaflanke transloĝiĝis Erfurton. Hiob von Stotternheim estis eĉ la plej riĉa erfurtano, laŭdire. Li kaj aliaj membroj de la klano iĝis respektitaj burĝoj kaj konsiliantoj de la urbo, Otto ...