Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga)
Germana pokalo de Bundesliga La Unua germania ligo de futbalo - germane nomata Fußball-Bundesliga (prononco laŭ sistemo IFA ˈfuːsbal ˈbʊndəsˌliːɡa ), laŭvorte "Futbala Federacia Ligo", ofte mallongigata Bundesliga - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Germanio. Temas pri la nacia futbala ligo kun la sume plej alta nombro de matĉaj spektantoj tutmonde. Ĉe la supro de la liga sistemo de la Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund, DFB ), la Bundesliga estas la plej grava futbala konkurado en Germanio. En ĝi 18 teamoj inter aŭgusto kaj junio konkuras unu kontraŭ la alia, kaj ĉiuj teamoj en tiu periodo renkontiĝas po dufoje, unufoje en la stadiono de la unua kaj duafoje en la stadiono de la dua teamo. Kutime la matĉoj okazas sabate, malpli ofte vendrede vespere aŭ dimanĉe posttagmeze, tiel ke plej eble granda nombro da spektantoj havu libertempon kaj povu senprobleme spekti la konkurojn. Post junio, la du ...