Burhanuddin Rabbani
Burhānuddin Rabbāni (naskiĝis en 1940 en Faizabad, provinco Badaĥŝan, Afganio; mortis la 20-an de septembro 2011 en Kabulo sekve de atenco) estis politikisto kaj eksa ŝtata prezidanto de Afganio. Li apartenis al la taĝika etno. Dum la regado de la Talibanoj li estis la politika gvidanto de la Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio (ofte mallonge nomata "Nord-alianco"). Enhavo 1 Vivo 1.1 Kariero 1.2 Post la retiriĝo de la Ruĝa Armeo 1.3 Post la renverso de la talibana reĝimo 2 Eksteraj ligiloj Vivo | Kariero | Rabbāni studis islaman juron (ŝarion) kaj teologion en la Kabula Universitato. Post sia doktoriĝo en 1963 li tie iĝis docento pri filozofio. En 1966 li plustudis en la Al-Azhar-universitato de Kairo, Egiptio, kaj tie magistriĝis pri islama filozofio. En 1968 li revenis al Afganio kaj tie de la politika partio Ĝamiat-i Islami ricvis la taskon organizigi la studentojn. En 1972 li iĝis prezidanto de la grupiĝo. En 1974 l...