Santalo
Santalo La branĉoj de juna Santalum paniculatum en Havajo-Insulo Biologia klasado Regno: Plantoj Plantae Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida Ordo: Santalaloj Santales Familio: Santalacoj Santalaceae Genro: Santalum L. Sinonimoj Eucarya T.Mitch. Fusanus L. Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Santalo v • d • r La santalo [1] ( Santalum ) estas genro de lignecaj angiospermoj. La plej bone konata kaj komerce plej altvalora el tiuj estas la blanka santalo ( Santalum album ). La specioj konstituas arbojn aŭ arbedojn. La plejmultoj estas radiko-parazitoj kiuj fotosintezas sian propran manĝaĵon sed malplenigas la radikojn de aliaj specioj de akvo kaj neorganikaj nutraĵoj. Pluraj specioj, plej precipe S. album , produktas altgrade aroman lignon kiu estas uzita por odorosubstancoj, parfumoj kaj ...