Dozmat
Dozmat estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Drozg signifas slave: turdo. Panoramo de Dozmat Panoramo de Dozmat Enhavo 1 Bazaj informoj 2 Situo 3 Historio 4 Vidindaĵoj Bazaj informoj | Poŝtkodo: 9791 Telefonprefikso: 94 Areo: 9 km² Loĝantaro: 170 Situo | La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo inter Szombathely kaj limpasejo al Aŭstrio, krome survoje al la montoj. Historio | Ĉi tie oni trovis objektojn el la neolitiko. Antaŭ la romianoj keltoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1238 en formo Druzmath . En 1416 la loknomo estis Eghazasdorozmath , kiu signifas tion, ke la vilaĝo estis eklezia centro. Laŭ la censo en 1910 339 homoj vivis en la vilaĝo. En Dozmat migra poŝto servas. Vidindaĵoj | Vidindaĵo estas la mezepoka romkatolika Kirko martiro Sankta Georgo (Dozmat), (kiu forbruliĝis en 1690 kaj baroke rekonstruiĝi...