William Hyde Wollaston


































William Hyde Wollaston
(1766-1828)


Malkovrinto de la kemiaj elementoj Paladio kaj Rodio


Malkovrinto de la kemiaj elementoj
Paladio kaj Rodio
Naskiĝo

6-a de aŭgusto 1766
en East Dereham, Norfolk, Flago-de-Anglio.svgAnglio
Morto

22-a de decembro 1766
en Londono, Flago-de-Anglio.svgAnglio
Civitaneco

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Kampo

kemio

Alma mater

Universitato de Kembriĝo
Honorigo
Membro de la Reĝa Societo de Londono • Medalo Copley • Reĝa Medalo • Croonian Lecture • Bakerian Lecture • Honorary Fellow of the Royal Society of Edinburgh • Bakerian Lecture • Bakerian Lecture • Bakerian Lecture • Fellow of the American Academy of Arts and Sciences







v  d  r


Information icon.svg



William Hyde Wollaston (1766-1828) (n. en East Dereham, Norfolk, Flago-de-Anglio.svgAnglio, en la 6-a de aŭgusto 1766 - m. en Londono, Flago-de-Anglio.svgAnglio, en la 22-a de decembro 1766) estis angla kemiisto, fizikisto kaj fiziologa kuracisto, kiu malkovris la kemiajn elementojn Paladio kaj Rodio. Li famiĝis ankaŭ dank'al la sia specila metodo en la procezo de la Plateno, transformante ĝian ercon en duktilan ingoton.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Literaturo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj





Biografio |


Li estis filo de la astronomo Francis Wollaston (1731-1815) kaj Althea Hyde. En 1793, li diplomiĝis kiel Doktoro pri Medicino en la Universitato de Kembriĝo, kaj inter 1787 kaj 1828, li estis membro de sia kolegio. Li laboris kiel kuracisto en la kamparaj vilaĝoj inter 1793 kaj 1797. Poste li translokiĝis al Londono. Liaj ĉefaj interesoj estis kemio, kristalografio, metalurgio kaj fiziko. En 1800, dank'al heredo kiun li ricevis el unu el siaj fratoj pli maljunaj, li forlasis la medicinon por sin dediĉi al kemio kaj fiziko. En 1793, li elektiĝis Membro de la Reĝa Societo de Londono, kies influo estis tre alta. En 1820, li nomumiĝis prezidanto. En 1822, li elektiĝis Honora Membro de la Usona Akademio pri Artoj kaj Sciencoj[1].


En 1800, li starigis societon kun Smithson Tennant cele al produktado kaj vendado de kemiaĵoj. Wollaston riĉiĝis dank'al siaj fiziko-kemiaj metodoj en la procezo de la platena erco por komercaj kvantoj. Li sekrete konservis la detalojn de la procezo ĝis preskaŭ sia morto, kaj multe profitis dum ĉirkaŭ 20 jaroj, kiam li estis la sola provizanto de la produkto, kiu estis tre samkvalita kiel la oro, tamen ĝi estis pli malaltkosta. Kemiaj analizoj dum la procezo pri purigado de la plateno, kondukis Wollaston-on al la malkovro de la elementoj Paladio, en 1802, kaj Rodio, en 1804. Anders Gustaf Ekeberg malkovris la kemian elementon Tantalon, en 1802, tamen, Wollaston deklaris ke ĝi estis identa al la Niobio, tiam konata kiel Kolumbio.


Pli malfrue Heinrich Rose (1795-1864) elmontris, en 1846, ke la kolumbio kaj la tantalo estis efektive malsamaj elementoj, do, li renomis la kolumbion kiel "niobion". La mineralo "volastonito"[2] estis pli malfrue nomita omaĝe al li dank'al liaj kontribuaĵoj en la kampoj de la kristalografio kaj minerala analizado. Wollaston ankaŭ provis demonstri sensukcese la ĉeeston de la glukozo en la sango de la diabetoportantoj kaŭze de la tiamaj limigitaj detektorimedoj.



Literaturo |



  • Personensuche

  • Virtual International Authority File

  • WorldCat Identities

  • Bibliothèque Nationale de France

  • Dictionary of National Biography

  • Johnson Matthey Tehcnology Review

  • Encyclopaedia Britannica

  • UFCG

  • NNDB



Vidu ankaŭ |





  • William Wollaston (1659-1724)[3]


  • William Heberden (1710-1801)[4]


  • Henry Cavendish (1731-1810)


  • William Herschel (1738-1822)


  • Joseph Banks (1743-1820)


  • Francis John Hyde Wollaston (1762-1823)[5]


  • John Brinkley (1763-1835)[6]


  • John Dalton (1766-1844)[7]


  • Astley Cooper (1768-1841)


  • William Henry Fitton (1780-1861)[8]


  • Joseph von Fraunhofer (1787-1826)[9]


  • Armand Lévy (1795-1841)[10]


  • John George Children (1777-1852)[11]


  • William Henry Fitton (1780-1861)[12]


  • Joseph von Fraunhofer (1787-1826)[13]


  • Michael Faraday (1791-1867)[14]


  • Armand Lévy (1795-1841)[15]

  • Kemio

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo

  • Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo

  • Perioda tabelo

  • Paladio

  • Rodio




Referencoj |





  1. La Usona Akademio pri Artoj kaj Sciencoj fondiĝis en la 4-a de majo 1780.


  2. La volastonito estas mineralo enhavanta feron, magnezon, kaj mangaonon, kies formulo estas CaSiO3


  3. Personensuche


  4. Dictionary of National Biography]


  5. Dictionary of National Biography]


  6. Personensuche


  7. Personensuche


  8. Personensuche


  9. Neue Deutsche Biographie


  10. Personensuche


  11. Personensuche


  12. Personensuche


  13. Neue Deutsche Biographie


  14. Personensuche


  15. Personensuche














Portala ikono
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo