Ĉagreno




Ĉagreno estas spontana emocia reago kaŭzita de situacio, persono aŭ rememoro, kiujn la ĉagrenita volas ŝanĝi. Ĉi tiu malplezuro montras, ke la koncerna homo troviĝas en situacio kiu postulas sian subigon. La plej forta grado de ĉagreno estas kolero. Enaj emocioj, kiel ĉagreno, aŭ la pli malforta malkomforto, estas komence spontanaj kaj kutime neeviteblaj. Ili estas per si mem nek bonaj nek malbonaj. Tamen multaj homoj taksas la montron de ĉagreno sentaktan.
Ĉagreno povas kaŭzi frustriĝon kaj sanecajn efektojn.



Vidu ankaŭ |



  • Aflikto

  • Kolero

  • Streso

  • Frustracio

  • Stomaka ulcero



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri ĉagreno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Por unu - festeno, por alia - ĉagreno. 







  • Citaĵo

     Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron. 







  • Citaĵo

     Venas ĉagreno sen granda peno. 



Referencoj |




  1. http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Tantalo (mitologio)

Ponta tanko