Éva Andor




Éva ANDOR, hungare Andor Éva estas hungara operokantistino (soprano) kaj pedagogo.


Éva Andor naskiĝis, kiel Prácser Éva la 15-an de decembro 1939 en Budapeŝto.



Biografio |


Éva Andor komencis sian karieron en infanokoruso kaj ŝia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. Inter 1958–1964 ŝi frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto, poste ŝi lernis en Berlino ĝis 1972. Ekde 1964 ŝi kantadas en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj ekde 1986 ŝi instruas en la muzika ĉeflernejo, kie ŝi havas altan postenon. Ŝi ricevis premiojn en 1969, 1976, 1984.



Ŝia repertuaro (selekto) |




  • Georges Bizet: Carmen – Micaela


  • Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano La Brava) — Iluska


  • Giuseppe Verdi: Un ballo in maschera (Maskobalo) - Oskar


  • Mozart: Die Zauberflöte - Pamina


  • Leoncavallo: Pagliacci (La Pajacoj) - Nedda


  • George Gershwin: Porgy kaj Bess - Bess


  • Richard Wagner: Die Zauberflöte - Evo


  • Puccini: Manon Lescaut - titolrolo



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)