Friedrich Schiller



















































































Friedrich Schiller

Friedrich Schiller by Ludovike Simanowiz.jpg


Persona informo

Naskonomo

Johann Christoph Friedrich von Schiller [#]

Naskiĝo

10-an de novembro 1759 (1759-11-10)
en Marbach am Neckar, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio

Morto

9-an de majo 1805 (1805-05-09) (45-jara)
en Vajmaro

Mortokialo

tuberkulozo [#]

Tombo
Jacobsfriedhof Weimar [#]

Religio

luteranismo [#]

Lingvoj

franca lingvo • germana lingvo [#]

Ŝtataneco
Duklando Virtembergo [#]

Alma mater
Karlsschule Stuttgart • Friedrich-Schiller-Universitato Jena [#]


Subskribo Friedrich Schiller
Familio

Patro
Johann Kaspar Schiller [#]

Patrino
Elisabeth Dorothea Schiller [#]

Gefratoj
Christophine Reinwald [#]

Edz(in)o
Charlotte von Lengefeld [#]

Idoj
Emilie von Gleichen-Rußwurm • Ernst von Schiller [#]
Profesio

Profesio
poeto • filozofo • historiisto • bibliotekisto • kuracisto-verkisto • dramisto • romanisto • universitata profesoro • tradukisto • ĵurnalisto [#]

Verkoj

La rabistoj
Don Carlos
Wallenstein
Mary Stuart
Vilhelmo Tell
Intrigo kaj Amo
Pri la Estetika Eduko de Homo
Die Huldigung der Künste [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich SCHILLER [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) ŜilleroŜiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller: Anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto.


Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Vajmaro.




Enhavo






  • 1 Listo de dramoj


  • 2 Listo de poemoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Vidu ankaŭ





Listo de dramoj |





La Rabistoj (1908)




  • Die Räuber (1781), en Esperanto La Rabistoj (1908)


  • Kabale und Liebe (1784)


  • Die Verschwörung des Fiesco zu Genua (1784)


  • Don Carlos, Infant von Spanien (1787)


  • Wallenstein (1800)


  • Maria Stuart (1800)


  • Die Jungfrau von Orleans (1801)


  • Wilhelm Tell (1804)



Listo de poemoj |




  • Ode an die Freude (1785)


  • Der Taucher (1797)


  • Der Handschuh (1797)


  • Die Kraniche des Ibykus (1797)


  • Die Bürgschaft (1799)


  • Das Lied von der Glocke (1799)



En Esperanto aperis |




  • Al la ĝojo (poemo); La ganto (poemo). - En: Tutmonda sonoro/Publikiganto: Kalocsay, Kálmán; p. 380-385, vol. 2 (Originaloj: Ode an die Freude; Der Handschuh)


  • Wilhelm Tell: kvinakta dramo/Laŭ la versmetro de la germana originalo esperantigita de L. E. Meier. - Basel: Svisa Esperanta Societo, 1906. - 150 p.: ilustr.


  • La Rabistoj : dramo en kvin aktoj/Frederiko Schiller. El germana lingvo trad. de L. L. Zamenhof. - Parizo: Hachette, 1908/Esperantista Centra Librejo, 1928 (2-a eldono). - 144 p. - (Esperanto: Verkaro de D-o Zamenhof); Originalo: Die Räuber


  • Kanto pri la sonorilo. - Charlottenburg, 1913. - [1] folio, [6] p.; Originalo: Das Lied von der Glocke


  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach. - Vieno: Knepler, 1913. - 32 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)


  • Poeziaĵoj de Frideriko Schiller/trad. de kolonelo Zwach, kun aldono de unu originala poemo. - 2. eld. - Vieno: Wallishauser, [1928]. - 31 p. - (Nova Biblioteko Esperanto; 1)


  • La viziulo : el la memorskribaĵoj de la grafo O/Esperantigis Karl CRON. - [Vieno, 1930]. - [114] folioj; Originalo: Der Geisterseher


  • Don Carlos, Infanto de Hispanujo: drameca poemo/Esperantigis Karl Cron. - Vieno: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72]-[144]; Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien


  • La konspiro de Fiesco en Genova: tragedio respublikana/Esperantigis Karl Cron. - [Vieno, 1931]. - [118] folioj; Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua


  • La nevo kiel onklo: komedio en tri aktoj/Trad. de Charles Stewart. - Parizo: Hachette, [s.j.]. - 53 p.; Originalo: Der Neffe als Onkel


  • La garantio, (Die Bürgschaft), tradukita de Vasilij Devjatnin.



Vidu ankaŭ |



  • Schiller-domo (Bauerbach)

  • Schiller-domo (Weimar)

  • Schillerhaus (Rudolstadt)

  • Xenien



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.schillerjahr2005.de

  • http://www.schiller-multimedial.de

  • http://www.mckaylodge.com/tylerdavidson/artists/schiller.html


Pluraj versioj de la "Himno al ĝojo" legeblas en "Literaturo en Esperanto":
fare de Kalocsay






Vidu ankaŭ |




  • Friedrich Schiller en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Friedrich Schiller en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Vajmaro

  • Dresdeno




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Tantalo (mitologio)

Ponta tanko