Otton Nikodym




Otton Marcin Nikodym (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1887 en Zabłotów apud Kołomyja, mortis la 4-an de majo 1974 en Utica, Nov-Jorkio) – pola matematikisto agnoskata pro kontribuo al evoluo de mezurteorio, funkcionala analitiko, diferenciala ekvacio kaj deskripta aroteorio. Unu el kunfondintoj de Pola Matematika Societo en 1919.


Li studis matematikon ĉe Matematika Fakultato de Universitato al Jan Kazimierz kaj finis en 1911. Doktoriĝis en 1924 en Varsovia Universitato, kaj julie 1927 tie habilitiĝis. Ĝis 1945 loĝis en Varsovio, poste dum unu jaro lekciis en Krakovo kaj en 1946 forveturis de Pollando. En la jaroj 1948 - 1965 laboris en Kenyon College en la subŝtato Ohio en Usono. Membro de Pola Scienca Societo en Eksterlando (de 1960).


Nikodym estis konata pedagogo kaj populariganto de matematiko, aŭtoro de pluraj radiodisaŭdigoj pri ĝi. Perfekte konis 5 lingvojn.



Eksteraj ligiloj |


John J. O'Connor; Edmund F. Robertson: Otton Nikodym [1] en MacTutor History of Mathematics archive
















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo