Thale


































































Blazono
Mapo

Blazono de Thale

Situo de Thale en Germanio
Bazaj indikoj

Federacia lando:

Saksio-Anhalto

Distrikto:

Distrikto Harz

Geografia situo:
51° 45' N
11° 3' O

Alteco:
156 m super la marnivelo

Areo:
38,13 km²

Loĝantoj:

17 639 (fine de decembro 2015)

Loĝdenseco:
338 loĝantoj/km²

Poŝtkodo:
06502

Telefonkodo:
03947

Regiona aŭtokodo:
HZ

Administra kodo:
15 3 64 023
Adreso de la urba administrejo: Rathausplatz 1
06502 Thale

Urbestro:
Thomas Balcerowski (CDU)

Thale estas urba komunumo en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio, en la distrikto Harco. La urbo situas ĉe la nordorienta rando de la samnoma mezalta montaro Harco kaj ekde januaro 2009 inkluzivas la antaŭe najbarajn komujnumojn Neinstedt, Westerhausen kaj Weddersleben. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 17 639 loĝantojn. Ĉe Thale komenciĝas la pitoreska valo de la rivero Bode. La loko famiĝis i.a. pro la legendaj mitoj pri dancoj de sorĉistinoj. Pro tio monto ĉe Thale nomiĝas Hexentanzplatz (loko de sorĉistinaj dancoj).


Iu setlejo Thale unuafoje menciitis lige kun monaĥinejo Wendhusen en la jaro 936. Jam en 1445 estiĝis la unua ferfarejo, komenco de longa tradicio. En 1831 tie oni produktis la unuan forĝitan feran rad-akson en Germanio kaj en 1835 komencis produkti la unua uzino por emajlita ferlado en tuta Eŭropo.


Ekde la 19-a jarcento ekfloris ankaŭ turismo, lige kun la fonto Hubertusquelle kun sia radonhava akvo. Aparta allogaĵo estas la Valo de Bode inter Thale kaj Treseburg kun la montoj Hexentanzplatz kaj Roßtrappe.



Vidindaĵoj |



  • Monaĥinejo Wendhausen

  • Preĝejo de Sankta Petro


  • Harzer Bergtheater (surmonta teatro)

  • Bestĝardeno Hexentanzplatz

  • Muzeo pri fer-farado



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Germanio.svg Seesen en Malsupra Saksio (Germanio)


  • Flago-de-Francio.svg Juvisy en Francio


  • Flago-de-Niĝerio.svg Tillabéri en Niĝerio






Eksteraj ligiloj |


  • oficiala hejmpaĝo de la urbo



  • Kategorio Thale en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo