Grelo
Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Brassica rapa var. rapifera subvar. pabularia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
floraro de la folirapo
ĝermantaj semoj
Grelo estas legomo el la tigoj kaj folioj de la rapo aŭ de plantoj de la rapa vario (Brassica rapa var. rapifera subvar. pabularia), kiu estas kultivata nur por tiu celo. Tiu vario havas forte pinataj folioj .
Enhavo
1 Historio
2 Priskribo
3 Kultivado kaj rikolto
4 Utiligado
5 Vidu ankaŭ
6 Referencoj
Historio |
En partoj de Germanio, Rejnlando kaj en Nederlando la legomo havas longan tradicion. En Svislando oni kultivas la planton nur ekde 1985.[1]
Priskribo |
La folirapo apartenas al la Brasikacoj. Al ili komuna estas, ke en ili estas la sekundara plantsubstanco : glukosinolatoj, ankaŭ nomataj sinapoleaj glikozidoj. Tiu ĉi substancogrupo kaŭzas la tipan brasikan odoron kaj donas al la planto depende de la kvanto kaj konsisto de la substanco akrecon.
Kultivado kaj rikolto |
Folirapo estas tipa printempa legomo, tial ĝi estas dissemita en frua printempo. La dissemado okazas dense. En la ĝardeno oni bezonas pro m² tri gramoj da semaĵo.[2]. Bona kreskejo estas mezpeza, iom sabla grundo. Ankaŭ la kultivado en plantdomo eblas. La kultivtempo estas 6–8 semajnoj. La rikolto okazas, kiam la folioj havas longecon de 10 ĝis 25 cm. La avaraĝa rikoltkvanto estas tri kg po km². Freŝa folirapo konserveblas nur du ĝis tri tagojn en fridujo.
Utiligado |
folirapo antaŭ la uzado
Folirapo havas fajne acida gusto kaj estas prefere manĝata tuj post la rikolto, ĉar la tranĉitaj plantoj rapide velkas..[3]
Vidu ankaŭ |
- ŝosbrasiko
- listo de legomoj
Referencoj |
↑ Fritz Keller, Jürg Lüthi, Kurt Röthlisberger: 100 Gemüse. LMZ, Zollikofen 1986, ISBN 3-9066-7901-2, S. 76.
↑ Johannes Böttner (Hrsg.): Gartenbuch für Anfänger. 22. Auflage. Frankfurt an der Oder 1940, S. 281.
↑ Marianne Müller, Günter Rachfahl (Hrsg.): Das große Lexikon der Hotellerie und Gastronomie. Behr, Hamburg 2004, ISBN 3-89947-114-8, S. 546.