Hidrozoo






La hidroida Tubularia indivisa, fekunda, en Gulen subnaĝejo, Norvegio.


Hidrozooj aŭ en latina scienca nomo Hydrozoa (el antikva greka ὕδρα, hydra, "marserpento" kaj ζῷον, zoon, "animalo") estas taksonomia klaso de tre malgrandaj, predantaj bestoj, el kiuj kelkaj solemaj kaj kelkaj koloniaj, plej paro vivantaj en sala akvo. La kolonioj de la kolonia specio povas esti grandaj, kaj foje la specializitaj individuaj animaloj ne povas survivi ekster la kolonio. Kelkaj malmultaj genroj ene de tiu klaso vivas en nesala akvo. Hidrozooj estas rilataj al meduzoj kaj koraluloj kaj apartenas al la filumo Cnidaria.



Subklasoj kaj ordoj |




  • Hydroidolina (Hidroidolenoj)

    • Anthoathecata

    • Leptothecata

    • Siphonophorae




  • Trachylinae (Traĥilenoj)

    • Actinulida

    • Limnomedusae

    • Narcomedusae

    • Trachymedusae





Bibliografio |


  • Zrzavý, Jan & Hypša, Václav (2003): Myxozoa, Polypodium, and the origin of the Bilateria: The phylogenetic position of "Endocnidozoa" in light of the rediscovery of Buddenbrockia. Cladistics 19(2): 164–169. doi:10.1111/j.1096-0031.2003.tb00305.x (HTML resumo)



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo