La distrikto Lörrach situas en la pleja sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, kaj do ankaŭ en la pleja sudokcidento de tuta Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lörrach. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.
La distrikto havas areon de 806 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 228 314 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Waldshut oriente, krome la kantonoj Bazelo urba, Bazelo kampara kaj Argovio de Svisio sude kaj la regiono Alzaco de Francio okcidente. La naturan limon al Svisio sude kaj Francio okcidente konsistigas la rivero Rejno.
Enhavo
1Administra divido
2Kulturo kaj vidindaĵoj
3Notoj
4Eksteraj ligiloj
Administra divido |
La distrikto konsistas el 42 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
Kandern (8.068)
Lörrach (47.429)
Rheinfelden (Badeno) (32.491)
Schönau im Schwarzwald (2.532)
Schopfheim (19.404)
Todtnau (5.037)
Weil am Rhein (29.546)
Zell im Wiesental (6.024)
Neurbaj komunumoj:
Aitern (556)
Bad Bellingen (3.833)
Binzen (2.895)
Böllen (103)7
Efringen-Kirchen (8.229)
Eimeldingen (2.335)7
Fischingen (709)
Fröhnd (494)
Grenzach-Wyhlen (13.647)
Häg-Ehrsberg (836)
Hasel (1.119)
Hausen im Wiesental (2.409)
Inzlingen (2.481)
Kleines Wiesental [1]
Malsburg-Marzell (1.530)
Maulburg (4.086)
Rümmingen (1.672)
Schallbach (723)
Schliengen (5.295)
Schönenberg (350)
Schwörstadt (2.422)
Steinen (10.040)
Tunau (189)
Utzenfeld (665)
Wembach (328)
Wieden (591)
Wittlingen (949)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
fortikaĵo Rötteln
Kulturo kaj vidindaĵoj |
Vidindaj kulturaj kaj naturaj monumentoj estas la fortikaĵo Rötteln, la akvokasteloj Inzlingen kaj Schliengen, kastelo Bürgeln, la lago Nonnenmattweiher la stalaktita kaverno Erdmannshöhle, la kaverno Tschamberhöhle kaj la lago Eichener See. La laste menciita lago estas kuriozaĵo, ĉar dum plejparto de la tempo ĉi tute ne ekzistas: nur post fortaj pluvoj subtera akvo puŝiĝas supren kaj plenigas la valeton, post pluvoĉeso la akvo iom post iom malaperas. Same interesa estas vizito de la pitoreska pejzaĝo en la glaĉere estiĝinta valo Präger Gletscherkessel.
Internacie konatas la muzeo Vitra Design Museum en Weil am Rhein.
Notoj |
↑ La komunumo Kleines Wiesental ekestis la 1-an de januaro 2009 el la kunligo de la antaŭe sendependaj komunumoj Bürchau, Elbenschwand, Neuenweg, Raich, Sallneck, Tegernau, Wies kaj Wieslet
Eksteraj ligiloj |
oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
Lörrach
Rheinfelden
Weil am Rhein
Schopfheim
Kategorio Distrikto Lörrach en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
v•d•r
urbaj kaj neurbaj komunumoj en la distrikto Lörrach
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...