Studenta korporacio




Studenta korporacio estas ligo de studentoj ekestinta en Germanio fine de la 18-a jarcento.




Enhavo






  • 1 Ideo kaj fono


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Fontoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Ideo kaj fono |


La (pli postaj) studentaj korporacioj transprenis elementojn de la malnovaj samlandanaj ligoj de la 18-a jarcento (multkoloraj komponantoj de vestaĵo kiel antaŭuloj de la korporaciaj uniformoj kaj nomoj, kiuj indikas la hejmregionon de la membroj) same kiel de la studentordenoj (deviga, konspira membreco, skribaj kaj grafikaj sekretaj signoj kiel ekkoniloj), enkondukis tamen kiel novigo la ideojn de la germana idealismo rilate la formadon de personeco kaj fortigon de karaktero, kiuj estis fiksitaj per skribe formulitaj normoj por la studentoj de universitato. La ekeston de la studentaj korporacioj markas la formado de Senioren-Convent-oj (komisiono de la korporaciestroj) kaj de konstitucioj kaj statutoj ĉe la plejmultaj germanaj universitatoj en la unua duono de la 19-a jarcento. Antaŭe ekzistaj studentaj ligoj ne transdaŭris ĉi tiun evoluon, tiel ke la korporacioj per tio estas la plej frua formo de studenta ligo laŭ nuntempa senco. Je ĉiu klasika germana universitato studentaj korporacioj formas nuntempe la plej malnovajn kaj tradiciaj studentoligojn[1]



Vidu ankaŭ |


Monumento de la studentaj korporacioj (Eisenach)



Fontoj |





  1. Erich Bauer: Schimmerbuch für junge Corpsstudenten, 4. Auflage, o.O., 1971, S. 7ff.




Eksteraj ligiloj |



  • Homepage des Weinheimer Senioren-Convents und des Kösener Senioren-Convents-Verbandes

  • Informationsseite über die Corps mit Gewinnspiel

  • Informationsvideo über Kösener und Weinheimer Corps

  • Corps in Österreich

  • Corps in Lettland


  • Mark Twains Erlebnisse bei den Heidelberger Corps während seines „Bummel durch Europa




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár