Navahrudak

Multi tool use
Navahrudak | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago |
Blazono |
||
Administrado | |||
Poŝtkodo |
231241 [+] |
||
Retpaĝaro |
novogrudok.by [+] |
||
Demografio | |||
Loĝantaro |
29 336 (2009) [+] |
||
Geografio | |||
Geografia situo |
53.58333333333325.816666666667Koordinatoj: 53° 35′ N, 25° 49′ O [+] |
||
Alto |
292 m [+] |
||
Horzono |
UTC+03:00 [+] |
||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Navahrudak aŭ pole Nowogródek (Навагрудак, Novogrudok, litove Naugardukas) estas urbo en okcidenta parto de Belorusio kun 30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente de Hrodna / Grodno.

La panoramo de la mezepoka urbo Nowogródek, ilustraĵo

La naskiĝdomo de Adam Mickiewicz en Nowogródek, nun muzeo de Adam Mickiewicz
Enhavo
1 Historio
2 Ekonomio
3 Vidindaĵoj
4 Ĝemelaj urboj
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nuna Belorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbara montetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el 1227 kiel Novogorodok.

La ruinoj de la kastelo de litova duko (duko kaj pli poste grandduko) Mendog (fortikaĵo el la 13-a jc.) kaj la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
La urbon detruis la mongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regiono Ĉernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko) Mendog, ĝis ties translokiĝo al Trakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis 1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La 24-an de decembro 1798 en Zaosie (aŭ Nowogródek) naskiĝis granda pola poeto Adam Mickiewicz.
La memorŝtono omaĝe al polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943

La memortabulo omaĝe al beataj polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943, ĝi troviĝas en la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" en Nowogródek
La urbon okupis en 1919 polaj taĉmentoj kaj ĝi apartenis ĝis 1939 al Pollando. En 1939-41 kaj ekde 1944 ĝis estis parto de la Sovetunio.
Ekonomio |
Gravas la industriaj branĉoj por prilaboro de la agrikulturaj produktoj.
Vidindaĵoj |
- naskiĝdomo de Adam Mickiewicz (vidu la supran foton), pola poeto, lia statuo
- preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
- la ruinoj de la kastelo de litova duko Mendog (pli poste grandduko de Litovio) (fortikaĵo el la 13-a jc.)
Ĝemelaj urboj |
Interalie partnerurbo estas pola urbo Elblongo / Elbląg
Elbląg en Pollando
Eksteraj ligiloj |
- oficiala paĝo
g5NhN2Z bFyXrCz,EaLHoMVuvBDd uw,DFc,AcdF3Tl9fptvvUBrwfHPXqIFsvj4ukeGkAsrfANBEKIKeRZJ 55lJR