Bariero






Moderna bariero


Bariero estas movebla barilo por bari aliron al vojo. Ĝi estas kutime farita el sur fosto moveble fiksita horizonta stango. Povas ekzisti aliaj aldonaĵoj por malhelpi pason super aŭ malsuper la horizontan stangon. La barilbrako povas esti longa stango, aŭ pliebla, kiam mankas spaco. Por estis facile videbla, barilbrako estas ofte kolorigita.


Celo de bariero estas kutime malhelpi aŭ kontroli transpason. Bariero ekzistas ĉe landlimoj, fervojtransirejoj kaj ĉe enirejoj, ekzemple al privataj terenoj.


Laŭ Francisko Azorín bariero estas Movebla barilo por fermi pasejon.[1] Kaj li indikas etimologion el kelta bar (baro, branĉo).[2]



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 33.


  2. Azorín, samloke.




Bildaro |




Vidu ankaŭ |


  • Ŝirmrelo



Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko