Moseo de Ĥoreno

















































Moseo de Ĥoreno
Մովսէս Խորենացի


St.Movses Khorenatsi.jpg


Persona informo

Naskiĝo
ĉ. 4-a jarcento
en Harman

Morto
ĉ. 5-a jarcento
en Persian Armenia

Religio

Armena Apostola Eklezio [#]

Lingvoj

armena lingvo [#]

Ŝtataneco

Reĝlando Armenio [#]
Familio

Gefratoj

Q30038483 [#]
Profesio

Profesio

historiisto • tradukisto • filologo • verkisto [#]

Verkoj

Historio de Armenio

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Moseo de Ĥoreno (en la armena Մովսէս Խորենացի Movsēs Xorenac‘i, Movses Khorenats'i) (5-a jarcento p.K) estas tradicie konsiderata kiel la aŭtoro de la mezepoka historio plej signifa de Armenio, Historio de Armenio. Liaj verkaĵoj estas la plej antikvaj historiaj fontoj de Armenio, kvankam li ankaŭ estas konata kiel poeto, himnoverkanto, kaj liaj kontribuadoj al la gramatiko de la armena lingvo.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Verkoj


    • 2.1 Historio




  • 3 Eksteraj ligiloj





Vivo |




Moseo de Ĥoreno (maldekstre) en manskribaĵo de la 14-a jarcento.


Li naskiĝis en la vilaĝo Khorni en la armena provinco Taron (hodiaŭ Turkio), kiam estis juna, estis sendita de Mesrop Maŝtoc, fondinto de la armena literaturo kaj kreanto de la armena alfabeto, studi en Edeso, Konstantinopolo, Aleksandrio, Ateno, kaj Romo. Post lia reveno, oni diras ke li helpis al Mesrop (407-433), en la tradukado de la Biblio en la armenan.



Verkoj |


La sekvaj verkaĵoj estas atribuataj al Moseo:



  • Historo de Armenio

  • Eseo pri Retoriko

  • Eseo pri Geografio

  • Letero antaŭ la Supreniro de la Sankta Virgulino Maria

  • Homilio antaŭ la Transfigurado de Kristo

  • Preĝo al Kripsima, armena virgulino, sankta kaj martiro

  • Uzataj himnoj de la Armena Apostola Adorado

  • Komentoj pri la armenlingva gramatiko

  • Geografio ("Asĥaracuyc") - priskribo de la mondo kun mapoj (Poste Geografio laŭ Moseo kiu estis plurfoje eldonata de la sciencistoj de la 7-a jarcento el Armenio)



Historio |


Moseo estas konsiderata kiel la "Patro de la Armena Historio" (patmahayr). La verkaĵoj estis bone preservataj kaj ĉiuj atribuataj al li, sed parto de tiuj verkaĵoj aperis post la 7-a jarcento. Ili kovras la epokon ekde la formado de la armena nacio ĝis la 5-a jarcento.



Eksteraj ligiloj |



  • Moseo de Ĥoreno, "Historio de Armenio" (en la rusa lingvo)















Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko