Kriuloj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kriuloj


Krestokriulo (Chauna torquata)

Krestokriulo (Chauna torquata)

Kornokriulo (Anhima cornuta)

Kornokriulo (Anhima cornuta)


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Anseroformaj Anseriformes

Familio:

Anhimedoj Anhimidae
Stejneger, 1885


Genroj



  • Anhima

  • Chauna



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kriuloj









v  d  r


Information icon.svg



La KriulojAnhimedoj (Anhimidae) estas eta familio de birdoj. Dum iom da tempo oni konsideris ilin rilataj al Kokoformaj, sed vere ili parencas al anasoj (familio Anasedoj)[1] kaj ĉefe al Piga ansero, kies DNA analizo indikas proksimecon al kriuloj plie ol al anasoj. Tamen kriuloj havas kokecajn bekojn. La klado estas escepta ene de vivantaj birdoj ĉar ĝi ne havas ripohokojn.[2] La kriuloj estas reprezentataj de tri specioj, nome la Kornokriulo (Anhima cornuta), la Suda kriulo aŭ Krestokriulo (Chauna torquata) kaj la Norda kriulo aŭ Nigrakola kriulo (Chauna chavaria).




Enhavo






  • 1 Distribuado kaj habitato


  • 2 Aspekto


  • 3 Kutimaro kaj ekologio


  • 4 Specioj de kriuloj


  • 5 Bildaro


  • 6 Notoj


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Distribuado kaj habitato |




Tutmondaj distribuado/specidenseco de kriuloj.


La tri specioj loĝas en granda parto Sudamerika zono, el Venezuelo ĝis norda Argentino, nome en preskaŭ la tuta subkontinento escepte Andoj kaj plej suda regiono. Ili loĝas malfermajn kampojn kaj herbajn marĉojn, kie ili manĝas akvajn plantojn. La suda speco estas domaĝa por kampuloj ĉar manĝas rikolteblajn plantojn kaj konkurencas kun kortobirdoj.



Aspekto |


Ili estas grandaj kaj fortikaj birdoj kun malgrandaj lanugecaj kapoj, longaj kruroj kaj grandaj piedoj kiuj estas nur parte membranecaj; ili havas grandajn spronojn ĉe la flugiloj kiujn ili uzas por priseksaj kaj teritoriaj kvereloj; tiuj spronoj povas eniri en kontraŭajn brustojn, do la birdoj regule renovigas ilin. Malsame ke anasoj, ili parte plumŝanĝas kaj flugas ĉiam.



Kutimaro kaj ekologio |


La inoj demetas el 2 ĝis 7 blankajn ovojn, plej ofte 4 aŭ 5. La idoj, kiel preskaŭ ĉiuj anasoformaj birdoj, kuras tuj post la eloviĝo. Tamen ili tiam estas alportitaj en akvon kie ili povas naĝi, eĉ pli akurate ol kuri, kaj skapi eventualajn manĝuntojn. Kiel la anasoj, kriulidoj fruege fiksas memoron. Tio kune kun malferma dieto igas ilin hejmigeblajn. Ili utilas kiel bonaj ĉen-hundoj ĉar per siaj laŭtaj kriegoj markas ĉion novan kaj eventualan minacon.


Necertas ĉu la tri specioj estas endanĝerigitaj. Malofte oni ĉasas ilin spite alian videblecon, ĉar ilia viando ne bongustas kaj plenas je aersakoj. Plej danĝera minaco estas malpliigo de vivmedio kaj pliigo de terkulturado.



Specioj de kriuloj |




  • Korna kriulo, Anhima cornuta


  • Kresta kriulo, Chauna torquata


  • Nigrakola kriulo, Chauna chavaria



Bildaro |




Notoj |




  1. Todd, F. (1991)


  2. Fowler ME & Cubas ZS. (2001) Biology, medicine, and surgery of South American wild animals. Wiley-Blackwell.



Referencoj |




  • Carboneras, C. (1992). Family Anhimidae (Screamers). pp. 528–535 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol 1, Ostrich to Ducks Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-09-1

  • Todd, Frank S.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 87. ISBN 1-85391-186-0.



Eksteraj ligiloj |



  • Jilmetoj de kriuloj ĉe Internet Bird Collection






Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko