Mühledorf BE









Disambig.svg
- La mallongigo BE en Mühledorf BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühledorf.

















































Mühledorf

Blazono de Mühledorf


Blazono de Mühledorf

Historia grejnejo en Mühledorf


Historia grejnejo en Mühledorf
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Seftigen

Koordinatoj 

46°49′45″N 7°32′30″O  /  46.82917°N, 7.54167°O / 46.82917; 7.54167 (Mühledorf BE)Koordinatoj: 46°49′45″N 7°32′30″O  /  46.82917°N, 7.54167°O / 46.82917; 7.54167 (Mühledorf BE)
Nombro de enloĝantoj
232
Areo
2,28 km²
Alteco
605 m super marnivelo
Poŝtkodo
3116
Komunumkodo
0875

Mapo de Mühledorf


Mapo de Mühledorf







v  d  r


Information icon.svg



Mühledorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 232 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Mühledorf situas en la Svisa Mezlando inter la rivero Gürbe en okcidento kaj la lago Gerzensee en oriento, proksimume 11 kilometrojn nordnordokcidente de Thun kaj 20 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mühledorf (sur alteco de 605 m s.m. en oriento de la komunumo proksime de la lago Gerzensee), kaj la setlejoj Rüsch (sur alteco de 620 m s.m. norde de la vilaĝo Mühledorf) kaj Filgesse (sur alteco de 600 m s.m. norde de Mühledorf), kaj kelkaj izolitaj bienoj. La setlejoj situas krom kelkaj izolitaj bienoj ĉiuj en la kaldrono de la lago Gerzensee, dum la ebenaĵo de la Gürbe-Valo ĉe kies orienta flanko fluas praktike paralele al Gürbe tra la komunumo la rojo Müsche, servas praktike komplete kiel agrikultura surfaco.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,28 km², de kiuj 5,2% estas kovritaj de arbaro, 87,3% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Mühledorf limas en nordoriento al Gerzensee, en sudo kaj sudoriento al Kirchdorf, en sudokcidento al Mühlethurnen, en okcidento al Kirchenthurnen, kaj en nordokcidento al Gelterfingen.



Trafiko |


Mühledorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1222 de Krichenthurnen al Mühledorf, kaj la vojo n-ro 1225 de Belp al Kirchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Kiesen. Per la poŝtaŭtolinioj al Belp kaj al Münsingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Mühledorf datiĝas el la jaro 1364 kiel Mülidorf. Mühledorf apartenis dum mezepoko al la Baronejo Kramburg kaj estis akirita en la jaro 1373 de la johanita komandorejo Münchenbuchsse. Sub la johanitoj Mühledorf estis administrita en la tribunalo Gelterfingen. Post la reformacio ĝi unue apartenis al la urba tribunalo de Berno, ĝis Berno ĝin atribuis al la vastigita tribunalo Gelterfingen sub la alta jurisdikcio de la kampartribunalo Seftigen. En la 18-a jarcento la tribunalo Gelterfingen alinomiĝis al tirbunalo Mühledorf. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Mühledorf estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Mühledorf


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Mühledorf BE en Historia Leksikono de Svislando (2009-01-14)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Mühledorf

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mühledorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko