Peko (religio)




Peko estas religia esprimo por ago, parolo aŭ penso kontraŭa al la volo de Dio aŭ la dioj; foje la vorto estas uzata pli ĝenerale por "misfaro", morale aŭ etike malbona ago.


Multaj religioj instruas ke pekoj estas punataj aŭ dum la nuna tera vivo, aŭ dum postmorta vivo, aŭ post renaskiĝo.


Kristanismo instruas ke la homo estas nature pekema pro la prapeko.
Nur per bapto eblas liberiĝi de la prapeko.




Enhavo






  • 1 Katolikismo


  • 2 Protestantismo


  • 3 Islamo


  • 4 Budhismo


  • 5 Proverbo


  • 6 Referencoj





Katolikismo |


Vidu ankaŭ : Sep gravegaj pekoj


Katolikismo distingas inter tri specoj de pekoj:




  1. Venialaj pekoj: Ili estas malgravaj kaj pardoneblaj eĉ ekster la sakramento de konfeso, ekzemple per eŭkaristio, se la pekinto pentas.


  2. Mortomeritaj pekoj: Ili estas pardoneblaj nur per konfeso; kiu kulpis tian pekon kaj mortas sen konfeso, estas kondamnita al eterna restado en infero.


  3. Pekoj kontraŭ la Sankta Spirito: Ili ne estas pardoneblaj. Tia peko ekzemple estas malkonfeso de sia kristaneco.


La konfeso nur pardonas la pekojn, sed ne liberigas de la puno (en Purgatorio).
Por liberiĝi de la punoj necesas akiri indulgencon (per pentofaro, preĝado, almoz-dono, pilgrimado ktp.).



Protestantismo |


Protestantismo instruas,
ke Dio sola decidas pri dono de sia graco;
homo povas nenion fari por akiri ĝin.
Tial ne eblas per propra iniciato ricevi pardonon de pekoj.


Tamen protestantoj ĉe komunio komune konfesas
sian pekecon kaj petas pardonon.



Islamo |


Islamo, simile kiel katolikismo,
instruas postmortan punon pro pekoj
kaj liberiĝon de la puno per bonfarado
kaj religieca konduto.



Budhismo |


Multaj budhanoj evitas la terminon "peko", ĉar en la strikta senso de la vorto tiu koncepto ne povas ekzisti en doktrino ateisma. La budhismo anstataŭe, sen iu rilato al eventuala dia volo, distingas inter agoj, paroloj kaj pensoj kiuj malfortigas deziron, malamon kaj memtrompon (palie kusala), kaj tiuj kiuj plifortigas ilin (akusala); la lasta kategorio estas plej proksima al la teisma koncepto "peko". Tamen, por atingi nirvanon oni devas transcendi ambaŭ, ĉar eĉ bonfarado povas esti kaptilo, se oni fieras pri ĝi aŭ alkroĉiĝas al ĝi.



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri peko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. 







  • Citaĵo

     Homo senpeka neniam ekzistis. 







  • Citaĵo

     Por peko senkonscia puno nenia. 



Referencoj |




  1. [1]




  • Kategorio Peko (religio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko