Vinico
Vinico | |||
---|---|---|---|
![]() la akvoturo dumnokte | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21001–21499 [+] | ||
Retpaĝaro | vmr.gov.ua [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 372 432 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 290 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 14′ N, 28° 28′ O49.23722222222228.467222222222Koordinatoj: 49° 14′ N, 28° 28′ O [+] | ||
Alto | 248 m [+] | ||
Areo | 113,2 km² (11 320 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vinico (ukrainie Вінниця, Vinnicja) estas urbo en mez-okcidenta Ukrainio, en regiono Podolio. Ĝi estas administra centro de Vinica provinco kaj havas 372 432 loĝantojn (stato de 2015). La urbo situas borde de la rivero Suda Bug.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Winnyzja-Ukraine-Map.png/250px-Winnyzja-Ukraine-Map.png)
situo de la urbo en la provinco
Historio |
La urbo evoluis ĉirkaŭ fortikaĵo, kiun la litova grandduko Algirdas konstruigis en 1363. La komunumon ofte prirabis la tataroj; pli poste ĝi apartenis al Pollando kaj en 1793 al Rusio. En 1795 ĝi akiris urborajton, sed la urba evoluo ekis nur post establo de la kieva–odesa fervojo, ekde 1870. La urbo nun estas centro de la agrikultura provinco, ties industrio produktas sterkon, manĝaĵojn, elektronikajn partojn, maŝinojn, vestojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Hitler-Headquarters-Europe-fr.svg/220px-Hitler-Headquarters-Europe-fr.svg.png)
Lokigo de la ĉefaj kvartiroj de Hitlero dum la Dua Mondmilito, unu el ili en Vinico (nomata: "Wehrwolf"), tamen la plej fama estis en: Lupa remparo (germane: Wolfsschanze; pole: Wilczy Szaniec apud urbo Kętrzyn)
Vidu ankaŭ |
Vinica, Slovakio
Victoria Koblenko kiu naskiĝis en Vinico.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vinico – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Eksteraj ligiloj |
- oficiala paĝo de la urbo
![]() Nuntempe en la urbo situas la plej granda baptista kirko de Ukrainio. | ![]() la historia akvoturo |
la en stilo de konstruktivismo kreita universitata esplora biblioteko
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/%D0%92%D1%96%D0%BD%D0%BD%D0%B8%D1%86%D1%8F_%D1%81%D0%BA%D0%B0%D0%B9%D0%BB%D0%B0%D0%B9%D0%BD.jpg/900px-%D0%92%D1%96%D0%BD%D0%BD%D0%B8%D1%86%D1%8F_%D1%81%D0%BA%D0%B0%D0%B9%D0%BB%D0%B0%D0%B9%D0%BD.jpg)
panoramo de multaj socialismaj slabokonstruaĵoj