Arguenon






















































Arguenon

Arguenon.jpg


Bazaj informoj

Longeco
53 km km

Akvokolekta areo
590 km² km²

Averaĝa trafluo
4.83 m³/s m³/s
Fluo

Fonto

Le Gouray

Enfluejo

Manika Markolo apud Saint-Jacut-de-la-Mer
Geografio

Landoj

Flago-de-Francio.svg Francio, Bretonio

Trairataj urboj

Jugon-les-Lacs, Plancoët, Créhen

Dekstraj alfluantoj

Rosette,...

Maldekstraj alfluantoj

Guébriand,...







v  d  r


Information icon.svg



Arguenon estas franca borda rivero de departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, kiu enfluas en la Manikan Markolon.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Trairataj urboj


  • 3 Flankriveroj


  • 4 Kruciĝoj kun aliaj vojoj


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Geografio |




Rivero Arguenon en Plancoët.


La longo de tiu rivero estas 53 km[1].


Ĝi naskiĝas sur la kantono de Collinée, sur la komunumo Le Gouray en departemento Côtes-d'Armor kaj enfluas en la maron proksime de Saint-Jacut-de-la-Mer, sur la komunumo Créhen, en la golfo de Arguenon.


Arguenon estas tre larĝa inter Dolo (Côtes-d'Armor) kaj Plorec-sur-Arguenon. Ĝi direktiĝas nordoriente de sia fonto ĝis Dolo (Côtes-d'Armor), norde inter Dolo (Côtes-d'Armor) kaj Plorec-sur-Arguenon, nordoriente denove inter Plorec-sur-Arguenon kaj Plancoët kaj norde-norde-oriente de Plancoët al sia buŝo.


Okaze de plej altaj tajdoj, eta tajda kurondo supreniras la riveron, ĝis la ponto de Guildo.



Trairataj urboj |


Arguenon trairas 1 departementon, 12 komunumojn[1] kaj 4 kantonojn :


  • departemento Côtes-d'Armor
    • komunumoj Le Gouray (fonto), Plénée-Jugon, Dolo (Côtes-d'Armor), Jugon-les-Lacs, Plorec-sur-Arguenon, Plédéliac, Pléven, Bourseul, Pluduno, Plancoët, Saint-Lormel, Créhen.


Laŭ kantonoj, Arguenon fontas sur la kantono de Collinée, trairas la kantonon de Jugon-les-Lacs kaj la kantonon de Plélan-le-Petit por enflui en la Manikan Markolon sur la kantono de Plancoët.



Flankriveroj |


La rivero Arguenon havas kvar flankriveretojn, unu riveron kaj 10 flankbrakojn sen nomo[1] el kiuj :




  • Rosette, rivero longa je 29,4 km, plidikigita de flankrivero Rieule longa je 13,8 km.


  • Bos Robert, rivereto longa je 5,6 km, sur la komunumoj Langourla kaj Plénée-Jugon.


  • Quiloury, rivereto longa je 14,7 km, sur la komunumoj Le Gouray, Penguily, Plénée-Jugon kaj Saint-Glen.


  • Rivereto de la lago de Guillier, longa je 6,2 km sur la komunumoj Jugon-les-Lacs, Plédéliac, Plestan kaj Tramain.


  • Montafilan, rivereto longa je 16,3 km, sur la komunumoj Corseul, Créhen, Plancoët, Plélan-le-Petit, Saint-Maudez kaj Saint-Michel-de-Plélan.


Laŭ la Nacia Instituto pri arbara kaj geografia informo kaj Géoportail, kaj ĉar la rivero Guébriand ne estas vere sendependa rivero :



  • Guébriand, longa je 19,8 km kaj trairanta la komunumon Landébia kaj enfluanta inter la komunumoj Saint-Lormel kaj Saint-Cast-le-Guildo en la enirejo de la golfo de Arguenon fronte al la komunumo Créhen.


Kruciĝoj kun aliaj vojoj |


Arguenon trairas la naciajn vojojn RN 176 kaj RN 12.



Notoj kaj referencoj |




  1. 1,01,11,2Slipo pri rivero Arguenon (J11-030-). Alirita la 5-an de oktobro 2008.




Vidu ankaŭ |




  • Arguenon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Arguenon en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)















Portala ikono Portalo pri lagoj kaj riveroj
Portala ikono Portalo pri Côtes-d'Armor








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Franz Schubert

Tantalo (mitologio)