Metroo de Erevano






Emblemo de Erevana metroo, kiu estas bazita je litero Մ, t.e. majuskla M de armena alfabeto.




Trajno de la Metroo de Erevano en la haltejo Sassountsi David




Plano de la erevana metroo


La metroo de Erevano (plena nomo: Erevana metroo de la nomo de Karen Demirĉjan, armene Կարեն Դեմիրճյանի անվան Երևանի Մետրոպոլիտեն, ruse Ереванский метрополитен имени Карена Демирчяна) estas la metroo kiu funkcias en Erevano, ĉefurbo de Armenio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Stacioj


  • 3 Projektoj de estonta disvolvigo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


La erevana metroo unuafoje malfermiĝis al la publiko la 7-an de marto 1981. Ĝi fariĝis la 8-a metroo de Sovetio, en tiu komenco ĝi nur havis kvar metrostaciojn (7,6 km). Ekde tiu tempo la fervoja reto atingas 12,1 kilometrojn kaj 10 metrostaciojn. La dizajno kaj konstruado estis tiom altkvalita ke dum la katastrofa Tertremo Leninakan en 1988, kiu haltigis la tutan respublikon, kaj kvankam suferis damaĝon, la metroo eltenis la tertremon kaj daŭre bonkvalite funkciis sekvatage. Tamen, la tertremo metis finon al la plejparto de la projektoj kiuj celis pligrandigi la fervojan reton kaj etendi ĝin al diversaj kvartaloj de la urbo. Multaj rimedoj por tiu projekto estis eluzataj en rekonstruado de la detruita infrastrukturo de Erevano kaj la resto de Armenio.



Stacioj |


Nun en la jaro 2015 la Erevana metroo havas unu linion kun unu elbranĉita stacio Ĉarbaĥ, kiun kun la ĉefa linio konektas naveda tramo. La nun ekzistantaj stacioj (de nordo al sudo) estas jenaj:



  • Barekamutjun


  • Marŝal Bagramjan (ĝis la fino de 1980-aj jaroj nomata Saralanĝi)

  • Jeritasardakan


  • Anrapetucjan Ĥraparak (ekse Lenini Ĥraparak)


  • Zoravar Andranik (ĝis 1991 Oktemberjan)

  • Sasunci David

  • Gorcaranain

  • Ŝengavit


  • Garegin Nĵdehi Ĥraparak (ĝis 1992 Spandarjani Ĥraparak)

    • Ĉarbaĥ, elbranĉanta stacio






Projektoj de estonta disvolvigo |




Mapo de Erevana metroo montranta tri projektantajn aldonajn staciojn kaj duan linion el Barekamutjun


Perspektivoj de Erevana metroo estas neklaraj. La lasta stacio Ĉarbaĥ estas konstruita en jaro 1996 kaj ekde tiam neniu nova stacio aperis. Nun plej ofte temas pri konservo de la nun ekzistanta linio. En la fino de la soveta erao, inter jaroj 1989 kaj 1991, estas konstruitaj tuneloj kaj partoj de konstruaĵoj de du novaj stacioj norden el Barekamutjun: Aĉapnjak kaj Nazarbekjan. Tamen ankoraŭ multe da laboro bezonatas por finkonstruo kaj enekspluatigo de tiuj stacioj. La tria stacio norden, kun proponita nomo Davidaŝen, estis konstruota en 1980-aj jaroj, sed pro la tertremo la laboro neniam komenciĝis. Krome, sĥemoj de la metroo eldonataj far la ŝtato montras projekton de dua linio el Barekamutjun al distrikto Kanaker-Zejtun.



Vidu ankaŭ |



  • Metroo

  • Listo de metrooj en la mondo

  • Trolebusa transporto en Erevano



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Metroo de Erevano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár