Ferenc Náday




Ferenc Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Náday Ferenc estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis újhelyi, lia origina familia nomo estis Nauratyill, Navratil aŭ Navratyil. Lia edzino estis Katalin Vidmár, liaj gefiloj estis Béla Náday kaj Ilona Náday.




Ferenc Náday kun siaj gefiloj


Ferenc Náday [1] naskiĝis la 13-an de marto 1840 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de aprilo 1909 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj roloj


  • 3 Lia prezentita teatraĵo


  • 4 Memorigiloj


  • 5 Fontoj





Biografio |





Ferenc Náday en 1900





Ferenc Náday aĝas 60


Ferenc Náday frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li debutis kiel kantista aktoro en 1862 en teatro en Buda en 1862. En la sekva jaro li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝismorte. Li faris ankaŭ reĝisorajn taskojn. Inter 1866 kaj 1893 li ankaŭ instruis en Teatra Akademio. En 1893 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. En 1903 li ricevis reĝan premion. Li ekhavis edzinon en 1873, kiu naskis 2 gefilojn.



Elektitaj roloj |




  • William Shakespeare:


    • La komedio de eraroj - Antipholus


    • Somermeznokta sonĝo - Demetrius


    • Multa bruo pri nenio - Benedek


    • Henriko la 8-a - titolrolo




  • Imre Madách: La tragedio de l' homo - egipta sklavo


  • Molière: La Mizantropo – Markizo

  • diversaj roloj en ĉiuj teatraĵoj de Gergely Csiky



Lia prezentita teatraĵo |



  • Az uj czég - tradukita kaj prezentita en 1876


Memorigiloj |



  • strato en Újbuda


Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj N, NY, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio kun foto

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár