Kvizo




Kvizo estas intelekta ludo, en kiu oni starigas demandojn al partoprenantoj kaj por ĉiu ĝusta respondo oni ricevas poentojn. Tiu, kiu ricevis plej multe da poentoj, gajnas la ĉefan premion. En kelkaj ludoj oni proponas kelkajn variantojn de respondoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ekzemple Kiel fariĝi milionulo?), en aliaj oni devas simple respondi (ekzemple Kio? Kie? Kiam?). En kelkaj ludoj (ekz. Jeopardy->Propra Ludo, la rusa varianto) oni aŭdas respondon kaj devas starigi korektan demandon al ĝi.




Kvizospektaklo je la nederlanda televido (Ambaŭflanke la kandidatoj, kvizestro en la mezo)


Tiuj intelektaj ludoj fariĝis tre popularaj en televido, kelkaj moderatoroj, kiuj gvidas tiujn elsendojn, fariĝis tre popularaj en siaj landoj.




Enhavo






  • 1 Kvizoj kaj lingvoj


  • 2 Eksteraj ligiloj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj





Kvizoj kaj lingvoj |


Esperanto-parolantoj emas kelkfoje organizi lingvajn kvizojn kiel ekzemple dum Eŭropa Junulara Evento en Strasburgo[1][2] aŭ dum Arkones[3] kaj LingvaFest'[4] .



  1. Dum la 62a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en la jaro 2014 okazis lingva kvizo en rilato al lingvoj en Vikipedio [5].

  2. Sur la kviza paĝo[6] de la esperanta retejo ikso.net troveblis lingvokvizo kaj programaro (JQuiz) por krei kvizan demandaron[7].

  3. La nederlanda firmao Taalstudio (lingvostudio) diskonigis inter 2007-2015 kvizon en rilato al lingvoj kaj lingvistiko.[8]

  4. Dum la oficiala lanĉo de la projekto 'Stemmen van Afrika' (voĉoj de Afriko) dum la nederlanda lingvofestivalo Drongo en 2013, la vizitantoj povis fari kvizon pri afrikaj lingvoj.[9]

  5. Similan kvizon pri eŭropaj lingvoj ofertas la Eŭropa Komisiono en 38 lingvoj[10]

  6. Dum la Polyglot Conference 2018 poliglotoj ludis jenajn lingvoludojn[11] : Famililinguo (12 Eŭropaj lingvoj + Esperanto) Latinolinguo (19 latinidaj lingvoj, inkluzive de la itala, rumana, portugala, franca, hispana, itala, siciliana, korsika, kataluna). Délirolinguo (12 lingvoj inkluzive de la hinda, araba, japana, mandarena, rusa kaj turka).


Eblas kvizi nuntempe pere de komputilaj ludoj kaj pere de apoj por saĝtelefonoj.




  1. Sporcle estas populara retejo por ludi kaj mem fari kaj proponi diversajn kvizojn. Ekzistas tie ankaŭ kvizo rilate al lingvoj.

  2. «Lingva kvizo»  estas ludo por testi viajn sciojn pri lingvoj[12][13][14].

  3. «The great language game» (la lingvoludego) estas alia reta ludo pri multaj lingvoj de la mondo kaj provi rekoni ilin aŭskultante ilian sonon.[15]



Eksteraj ligiloj |


Lingvokvizo en 27 lingvoj sur ikso.net


Lingva kvizo de Lingva Prismo : http://www.lingvo.info/kvizo/index.php ?lingvo=eo


La Portalo Bona Volo faris kvizon (demandaron) pri la historio de Esperanto.


(22 lingvoj) Eŭropa Komisiono, Lingva kivzo subtene al lingvolernado kaj lingva diverseco


(angla) Sporcle


(angla) The great language game (la lingvoludego)



Vidu ankaŭ |


Lingva festivalo



Referencoj |




  1. Alberto Vitale, TEJO-anoj en Strasburgo, Esperanto, Nr 6, 2016, p.139


  2. Lingva kvizo por EYE 2016 kaj poste reuzebla


  3. ARKONES, 2009


  4. LingvaFest' Bratislavo, programo 2018.


  5. Invito al Vikipedio per kvizo[1]


  6. Kvizopaĝo de ikso.net en 27 lingvoj


  7. Noto :  Hot Potatoes (en Esperanto : "varmaj terpomoj") estas programaro de kvin aplikoj per kiuj eblas krei ekzercojn por enretigi ilin. Unu el ili estas JQuiz (eldonilo por plurelekta demandaro (MCQ) aŭ kvizo). Alia estas JCross por la redaktado de krucvortenigmo.


  8. De Talenquiz – de maandelijkse quiz over taal en taalkunde (La lingvokvizo - monata kvizo pri lingvo kaj lingvistiko)


  9. (nederlanda) Project Stemmen van Afrika (projekto Voĉoj de Afriko)


  10. Lingva kvizo en 38 lingvoj


  11. Speakers & Agenda, Polyglot Conference 2018


  12. Malkovru la retan Esperanton - kvinan parton : la ludoj, 13/10/2007 (konsultita 25a aŭgusto 2016)


  13. Mystery Languages 1 , 2, 3, 4, 5


  14. Noto : bona apo por lerni identigi iun lingvon estas la apo uTalk (nur por i/mac), kiu prezentas dekojn da lingvojn i.a. ankaŭ en Esperanto. Evildeo Video-recenzo pri uTalk, sed ankaŭ Eurotalk (same ofertas kurson de Esperanto) estas bona elekto se vi uzas Windows.


  15. (angla) The great language game (la lingvoludego). Konsultita 25an aŭgusto 2016.




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Franz Schubert

Tantalo (mitologio)