Eŭgeno Bokarev
Eŭgeno Bokarev | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1904 (1904-02-25) en Sredni Jegorlik |
Morto | 11-an de marto 1971 (1971-03-11) (67-jara) en Moskvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio, Sovetunio |
Alma mater | Rostov State University |
Profesio | lingvisto, vortaristo, interlingvisto, esperantisto, esperantologo |
Lingvoj | Esperanto |
Eŭgeno A. BOKAREV (plumnomo de Jevgenij Aleksejeviĉ BOKAREV, ruse Евгений Алексеевич Бокарёв) (naskiĝis la 25-an de februaro 1904, mortis la 11-an de marto 1971) estis sovetia lingvisto, universitata profesoro, esperantisto kaj vortaristo. Ekster la Esperanta medio li estas konata kiel esploristo de dagestanaj lingvoj.
Enhavo
1 Vivo
2 Esperanta agado
3 Liaj vortaroj
4 Bibliografio
5 Eksteraj ligiloj
Vivo |
Doktoro de filologiaj sciencoj, prof. Bokarev estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la sama Instituto.
Esperanta agado |
Eŭgeno Bokarev esperantiĝis en 1918. Estis membro de CK SEU. Jam en 1956, post la unua mildiĝo en la oficiala sinteno al Esperanto, li ekprezidis Iniciatan Grupon de Sovetiaj Esperantistoj, kiu celis prepari la fondon de asocio. Samjare li aliĝis al UEA kaj en 1958 fariĝis fakdelegito pri lingvoscienco. Li estis vicprezidanto de MEM (1959-1963). En 1963 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto kaj estis gvidanto de la unua oficiala delegitaro el Sovet-Unio de post la dua mondmilito ĉe la Universala Kongreso en Sofio. En 1962, kiam fondiĝis la Komisiono de Sovetiaj Esperantistoj en Moskvo, li fariĝis ĝia prezidanto, kaj en tiu ofico li restis ĝis la morto. Li prelegis en la Internacia Somera Universitato dum la UK en Budapeŝto (1966) kaj estis kunredaktoro de la lingvistika periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP).
Liaj vortaroj |
Esperanta-Rusa Vortaro
En 1966 aperis Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev en 50.000 ekzempleroj. En 1974, jam post lia morto, aperis 40.000 ekzempleroj de lia ali-direkta Esperanta-Rusa Vortaro.
Bibliografio |
1972: Duliĉenko, A.D. E.A. Bokarev 25.02.1904 - 11.03.1971. En: Scienca Revuo 23-a jaro 1972, n-ro 4 (96), p. 113-116 (nekrologo).
1971: E. A. Bokarev 1904-1971. En: Der esperantist 1971, p. 47 (nekrologo).
1971: Forpasis Profesoro Bokarev, Esperanto, n-ro 787 (6), p. 116, foto.
Eksteraj ligiloj |
Libroj de kaj pri Eǔgeno Bokarev en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Artikoloj de kaj pri Bokarev en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)