Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


























































Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

doktoro inĝeniero
doktoro inĝeniero
Personaj informoj

Naskonomo

Ludwik Krzysztof Zamenhof

Naskiĝo

23-an de januaro 1925 (1925-01-23) (94-jara)
en Varsovio

Loĝloko

Francio

Ŝtataneco

Pollando

Alma mater
Politekniko de Varsovio

Profesio

inĝeniero, esperantisto

Lingvoj

Esperanto, franca lingvo, pola lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Juliette Sekrecka, Krystyna Tyszka



Infanoj
Hanna Zamenhof, Wanda Margret Zamenhof

Patro

Adamo Zamenhof

Patrino

Wanda Zamenhof

Parencoj

L. L. Zamenhof







v  d  r


Information icon.svg




  • Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio) - doktoro inĝeniero, pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte de premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof.



Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (pole: Ludwik-Krzysztof Zaleski-Zamenhof) (la unua de la dekstro) kun familio, de la maldekstro: lia patrino Wanda Zamenhof kaj patro Adam Zamenhof, ĉ. 1935




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Esperantio


  • 3 Verkoj


  • 4 Literaturo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Naskiĝis kiel filo de Adam Zamenhof (1888-1940) kaj Wanda Zamenhof (1893-1954). Dum la dua mondmilito kune kun sia plej proksima familio estis translokigita al Varsovia geto. Aŭguste 1942 li sukcesis eskapi de Umschlagplatz (kajo), de kie estis forveturigita kiel senviva. Ili kaŝiĝis kun surnomo Zaleski ĉe pola familio. Post fino de la milito
li finis Teknikan Universitaton en Varsovio.


Anekdoto: en tiu tempo, li laboris en tomatokampo, kun polo, kiu estis hazarde esperantisto; tiu ĉi provis varbi lin, kaj demandis "ĉu vi konas Esperanton? ktp.", Ludoviko-Kristoforo tuj respondis: " ho jes mi konas, ĝin inventis mia avo!" (poste li timis farinte malsingardemon kaj esti denuncota! sed ne).


Ekde la 1960aj jaroj li loĝas en Francio, kie nun estas emerita profesoro de altlernejo pri arkitekturo en Parizo kaj politekniko en Milano. Interalie projektis olimpikan stadionon en Montrealo kaj kruco-monumenton al generalo Charles de Gaulle.



Esperantio |


Li verkis antaŭparolon por La Homo, kiu defiis Babelon, biografio de la iniciatinto de Esperanto verkita en la franca de René Centassi kaj Henri Masson.




Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof dum la UK de Esperanto en Roterdamo, 2008




Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna, UK 2008 en Roterdamo




Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kaj Marjorie Boulton dum la UK


En sia festparolado dum la 86-a UK 2001 en Zagrebo li i.a. diris:
"Vi venis diskuti pri la Dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaŭ ĉiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laŭ kiu la juna Ludoviko vivanta en tiam multkultura urbo Białystok, observis malamon regantan inter la diversaj nacioj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laŭ li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj".


La Zamenhof-Fondumo en Bjalistoko aljuĝis al la papo Johano Paŭlo la 2-a la Medalon pri Toleremo. Transdonis ĝin L-C. Zaleski-Zamenhof, ties iniciatinto.


La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la E-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).



Verkoj |


Aŭtoro de pli ol cent sciencaj publikaĵoj en la pola lingvo, franca, angla kaj esperanto. Interalie:


J. P. Bonin, G. Deleuil, L. C. Zaleski-Zamenhof. "Foundation analysis of marine gravity structures submitted to cyclic loading." Offshore Technology Conference, Houston, Texas (1976). p. 571–579



Literaturo |


Roman Dobrzyński. La Zamenhof-strato. Kaunas, 2003. 287 paĝoj, recenzo de Dirk Bindmann



Eksteraj ligiloj |






Faces-nevit.svg
Trovu « Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»




  • Kategorio Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Antaŭparolo de La Homo kiu defiis Babelon


  • Mesaĝo (el Retarkivo 2005) al la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero, 1998.


  • Mesaĝo al la 86-a UKo de Esperanto en Zagrebo, 2001.


  • Gratulo al 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza, 2002.


  • Parolado al la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, 2003.


  • okaze de la aranĝo datrevena Boulogne 2005 parolante en la sama teatro kie okazis la unua U.K.




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo