Fritz Hilpert
Fritz Hilpert | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | la 28-an de junio 1953(nun 1953-06-28) en |
Nacieco | germano |
Profesio | bankoficisto, ekonomikisto, esperantisto |
Lingvoj | Esperanto, germana lingvo |
| Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | ... vidu tekste |
Fritz HILPERT – plennome Friedrich Bernhard HILPERT, naskiĝis la 28-an de junio 1953(nun 1953-06-28), do nun 65-jara – estas germana esperantisto. Li studis ekonomikon en la universitato de Munkeno, esperantistiĝis en 1976[1] kaj sekvajare kun pluraj kunstudantoj fondis la Munkenan Esperanto-Junularon, kiu iĝis loka grupo de Germana Esperanto-Junularo. Post la studo li iĝis bankoficisto, dum pluraj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde pluraj jardekoj funkcias kiel estrarano, plejparte vicprezidanto, de la Esperanto-Klubo Munkeno. Interalie li estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en 1991 kaj de la 93-a Germana Esperanto-Kongreso en 2016. Fritz Hilpert estas edziĝinta al la esperantistino Vitoria Travassos.
Referencoj |
↑ Fonto: Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno", paĝo 30