Starnberger See






































Starnberger See

BWPioPlattformStarnberg.jpg

Situo

Bavario, Germanio

Insuloj

Roseninsel (Insel Wörth)

Areo de la baseno
56,36 km²dep1
Datenoj

Koordinatoj

47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O47.91666666666711.316666666667Koordinatoj: 47° 55′ 0″ N, 11° 19′ 0″ O


Starnberger See (Bavario)

DEC
Starnberger See




Supermara alteco

f1584 m

Maksimuma longo
19,45 kmdep1f6

Maksimuma larĝo
4,675 kmdep1f7







v  d  r


Information icon.svg



Starnberger See [ŝtArnberga ze] estas lago en Supra Bavario. Ĝi situas 25 kilometrojn sud-okcidente de Munkeno kaj havas longon de 20,2 km, areon de 56,36 km² kaj maksimuman profundon de 128 m. Ĝia meza larĝo estas nur ĉ. 4 km; ĝi situas sud-al-norde.


La lago ne apartenas al iuj el la ĉirkaŭaj komunumoj, sed estas eksterkomunuma. Ĝia surfaco havas mezan alton de 596 metroj, do estas multe pli alta ol pluraj alpaj lagoj. Pro sia konsiderinda profundo ĝi estas la volumene (ne aree) plej granda lago de Germanio, kun preskaŭ 3 km³.


La lagan akvon forfluigas rivero Würm [virm], kiu elfluas norde, ĉe urbo Starnberg. Laŭ ĝi la lago iam nomiĝis Würmsee, la neoficiale uzata nomo Starnberger See estis oficialigita en 1965. Signifaj enfluoj ne ekzistas; la lago nutriĝas el surfundaj fontoj kaj kelkaj riveretoj, precipe Ostersee-Ach, la elfluaĵo de lagaro Osterseen. La trafluo tial estas malgranda kaj ĉiujare estas nur 21-ono de la enhavo de la lago.





Panoramo de la lago, vide al sudo




En la lago estas insulo Roseninsel ("insulo de la rozoj"), proksima al la okcidenta bordo, sude de la kastelo kaj loĝloko Possenhofen, parto de la komunumo Pocking. Ĝi iam estis ŝatata restadejo de la posta imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.


La lago estas ŝatata ekskursejo por baniĝi, boati aŭ promeni; eblas marŝi ĉirkaŭ la lago sur plejparte trankvilaj vojoj (50 km). La lagajn bordojn laŭas domoj de riĉuloj (laŭdire en Starnberg vivas proporcie plej da milionuloj en Germanio). Ĉe ĝia orienta bordo situas kastelo Berg, ĉe kiu en 1886 mortis la bavara reĝo Ludoviko la 2-a; la cirkonstancoj de lia morto en la lago neniam estis vere klarigitaj.




  • Starnberger See en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Starnberger See en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo