Lago de Türlen

































































Lago de Türlen
Türlersee

Tuerlersee.jpg

Ĉefaj fontoj
diversaj riveretoj

Ĉefaj elfluoj

Reppisch

Setlejoj
Türlen

Areo de la baseno
1829 km²dep1

Landoj de la baseno

Svislando
Datenoj

Koordinatoj

47°16′N 8°30′O  /  47.267°N, 8.5°O / 47.267; 8.5 (Lago de Türlen)Koordinatoj: 47°16′N 8°30′O  /  47.267°N, 8.5°O / 47.267; 8.5 (Lago de Türlen)

Supermara alteco

f1643 m

Surfaca areo
0,49 km²dep1f5

Maksimuma longo
1,4 kmdep1f6

Maksimuma larĝo
0,5 kmdep1f7

Akva volumeno
0,005 km³dep1f8

Maksimuma profundo
22 mf10

Averaĝa profundo
8 mf11

Restad-tempo (de laga akvo)
4 tagoj







v  d  r


Information icon.svg



La Lago de Türlen (germane Türlersee) estas malgranda lago en la distrikto Affoltern en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi situas okcidente de la montoĉeno Albis duone sur la teritorio de Hausen ĉe Albis kaj de Aeugst ĉe Albis. El la lago fontas la rivero Reppisch. La lago havas longecon de proksimume 1,4 km kaj larĝecon de 0,5. Je ĝia suda fino troviĝas la strandbanejo Türlen kaj la vilaĝeto Türlen, kiu donis al la lago sian nomon kaj estas municipo de la komunumo Hausen ĉe Albis.



Legendo pri la estiĝo de la lago |


"Kie hodiaŭ etendiĝas la lago, iam estis bela kamparbieno. La posedanto havis unu solan filinon, kiu trovis la plaĉon de la kastelsinjoro de la Schnabelburg. La honorhava infano tamen persisteme rezistis al lia varbado. Tiam la kastelsinjoro konvinkis la patron porti je noktomeze sian filinon al la kastelo. Li malfermis la pordon kaj entiris la rezistantan knabinon. Kiam la knabino rimarkis, kio estis la afero, ŝi elkriis malbenon kontraŭ sian patron. En la sama momento helega fulmo falegis de la ĉielo kaj trafis ŝian gepatran domon. Ŝi vidis, kiel flama abismo malfermiĝis kaj la bela bieno kun ĉiuj kampoj malaperis en ĝi. La venontan matenon je ĉi-tiu loko troviĝis la lago (laŭ K.W.Glättli, «Zürcher Sagen» [Zurikaj Legendoj],1959).



Vidu ankaŭ |


  • Listo de lagoj en Svislando


Eksteraj ligiloj |


  • Retejo de la publika banejo de la Lago de Türlen



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo