Krupina, hungare Korpona, germane Karpfen estas urbo en Slovakio.
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Partneraj lokoj
5Famuloj
6Famaj nomportantoj
Situo |
Gvatturo de Krupina
Krupina situas en valo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Zvolen, laŭ fervojo Šahy-Zvolen.
Historio |
La urbo fondiĝis en la 11-a j.c., kiam Stefano la 1-a (Hungario) setligis germanojn. En la 13-a j.c. saksaj ministoj alvenis. La unua mencio devenis el 1238 en latina formo Corpona. La tataroj detruis la komunumon en 1241. En la 15-a j.c. la setlejo havis urbomuron, krome ankaŭ la preĝejo havis defendan muron. En 1541 sur pinto de la proksima monto sentinela turo estis konstruita. En 1582 la turkoj ne povis okupi la komunumon. Tiutempe ĝi iĝis departementejo de Hont. En 1604 armeo de Stefano Bocskai okupis la urbon, post unu jaro parlamento okazis. La turkoj rabadis en 1626 kaj en 1647, sed en 1678 la turkoj dufoje vane sieĝis la urbeton. En 1682 Emeriko Thököly, en 1703 Francisko Rákóczi la 2-a okupis ĝin kaj tenis ĝin ĝis 1708, kiam retitiĝanta armeo bruligis la urbeton. En 1724 gimnazio ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbeto 4016 da homoj, (3460 slovakoj kaj 484 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hont (historia departemento), kie estis distriktejo, poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 plejparte slovakoj loĝis tie.
Vidindaĵoj |
muro, kiu ĉirkaŭis la mezepokan preĝejon
romanika paroĥa preĝejo el la 13-a j.c., poste barokiĝis
baroka-klasikisma kapelo omaĝe al Dolora Virgpatrino el 1794
kapelo omaĝe al Sankta Anna el 1852
baroka monumento-kolono pri Sankta Triunuo el 1752
klasikisma luterana templo el 1786
renesancaj loĝdomoj el la 16-a j.c.
muzeo
sentinela turo
Partneraj lokoj |
Nepomuk, Ĉeĥio
Krapinske Toplice, Kroatio
Famuloj |
En la iama Korpona naskiĝis hungara fotisto Kata Kálmán.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Situo de la centro de Essen Centro formas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo kaj la Sudorienta Kvartalo la „urbomezon“ de Essen. La interno de la urbocentro estas la laŭ areo plej malgranda urboparto de Essen. Enhavo 1 Karaktero kaj historio de la urbocentro 1.1 Bankokvartalo 1.2 La iama teksistokvartalo 2 Blazono 3 Referencoj Karaktero kaj historio de la urbocentro | Rigardo sur la urbocentron ekde sudo – klare videblaj punktoj: en la malfono la ĉefa stacidomo, dekstre malantaŭe Haus der Technik , maldekstre apude Hotelo Handelshof, malantaŭe kun verda tegmento la katedralo, dekstre de tio la vendejaro Rathaus Galerie kun la malhela tura urbodomo; maldekstre malantaŭ la ĉefa stacidomo ĉefpoŝtejo, malantaŭe la Deutschlandhaus Ĉe la strato Kettwiger Straße , ĉe Burg-Placo kun la katedralo troviĝas la ĝermo de la urbo. La preĝejo estis tiu de la Abatinujo Essen, kiun fondis proksimume...