Antoine de Jussieu









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jussieu.






















Antoine de Jussieu
Naskiĝo

6-a de julio 1686
en Lyon
Morto

22-a de aprilo 1758
en Parizo
Civitaneco

Francio
Nacio

Flago-de-Francio.svg Francio







v  d  r


Information icon.svg



Antoine de Jussieu (naskiĝis la 6-an de julio 1686, mortis la 22-an de aprilo 1758) estis franca natursciencisto.


Jussieu naskiĝis en Lyon kaj estis la filo de Christophe de Jussieu (aŭ Dejussieu), apotekisto de ia renomo[1], kiu publikigis Nouveau traité de la theriaque (1708).


Antoine studis ĉe la universitato de Montpellier kaj akompanis sian fraton Bernard tra Hispanio, Portugalio kaj suda Francio. Li iris al Parizo en 1708 kaj estis posteulo de Joseph Pitton de Tournefort en la Jardin du Roi (reĝa ĝardeno, posta Jardin des Plantes). Liaj propraj originalaj eldonaĵoj ne estis aparte gravaj, sed li redaktis eldonon de la Institutiones rei herbariae de Tournefort (1719, tri volumoj), kaj ankaŭ postmorte eldonitan verkon de Jacques Barrelier, Plantae per Galliam, Hispaniam, et Italiam observatae (plantoj observitaj tra Francio, Hispanio kaj Italio, 1714). Li praktikadis medicinon kaj ĉefe dediĉis sin al malriĉuloj.


Plantaj priskriboj kaj nomoj donitaj de li estas markataj per la siglo Ant.Juss.



Referencoj |





  1. Encyclopaedia Britannica en la eldono de 1911 mencias lin: [1]
















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo