Kafeino


























































































Kafeino

Caffeine.svg

Plata kemia strukturo de la Kafeino

Caffeine molecule ball from xtal (1).png

Tridimensia kemia strukturo de la Kafeino

Alternativa(j) nomo(j)

  • Trimetil-purino-duketono

Kemia formulo
C8H10N4O2
CAS-numero-kodo
58-08-2
ChemSpider kodo
2424
PubChem-kodo
2519
Merck Index 15,1639

Fizikaj proprecoj
Molmaso 194,194 g·mol-1
Denseco 1,23g cm−3
Fandpunkto 238 °C
Bolpunkto 178 (sublimiĝas) °C
Memsparka temperaturo 550 °C
Acideco (pKa) 10,4
Mortiga dozo (LD50) 127 mg/kg (buŝe)

Sekurecaj Indikoj
Riskoj
R22
Sekureco
S2

Pridanĝeraj indikoj

Danĝero


Irita
Xi
Irita


GHS Damaĝo Piktogramo


07 – Toksa substanco


GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj
H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
P264, P270, P301+312, P330, P501[1]

Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Kafeino estas alkaloido nature trovebla en kelkaj plantoj. Ĝi stimulas la centran nervosistemon, la koron, spiradon, kaj urinadon.




Enhavo






  • 1 Okazejo


  • 2 Kemio


  • 3 Efektoj en la korpo


  • 4 Kafeino kaj teino





Okazejo |


Kafeino estas natura substanco, obtenebla de kelkaj plantoj, la plej fama estas kafarbusto (pro tio sia nomo), speciale araba kofeo, sed estas aliaj kiel verda teo, ĉokolado, nigra teo aŭ kolao. Ĝi estas ankaŭ trovebla en multaj artefaritaj trinkaĵoj, kiel koka-kolao kaj similaj.



Kemio |


Koffein - Caffeine.svg
Kemie C8H10N4O2, kafeino estas membro de la familio metilzantino, en kiu troviĝas aliaj similaj substancoj kiel ekzemple teofilino kaj teobromino. En pura stato, ĝi estas akrega blanka pulvoro.



Efektoj en la korpo |


Oni teorias, ke kafeino agas je la cerbo per blokado de ricevantoj de adenosino, kiu malplirapidigas la agadon de nervĉeloj; ekzemple dum dormado. Kafeino fiksiĝas je la samaj ricevantoj, sed ne kaŭzas malplirapidiĝon—male, ĝi plenigas la ricevanton kaj tiel blokas la agadon de adenosino. Pro tio la nervagado eligas la hormonon epinefrino, kiu kaŭzas pliigitan nivelon de korbatado, sangopremo, kaj sangofluo al la muskoloj; malpliigitan nivelon de sangofluo al la haŭto kaj la internaj organoj; kaj eligo de glukozon fare de la hepato.



Kafeino kaj teino |


Antaŭ oni izolis la kafeinon je 1819, oni pensis, ke la aktiva drogo de la teo estas teino, sed tiam oni malkovris ke ambaŭ substancoj estas la sama molekulo.


Daŭra konsumado de kafeino povas kaŭzi kutimiĝon; kiam ĝi mankas, la korpo tro sensitiviĝas pri adenosino. La sangopremo ege malpliiĝas, kio kaŭzas kapdoloron ks.



















































Nutraĵo
Kafeino (en mg)

Energitrinkaĵo (250 ml)
80 (32 mg en 100 ml)
Taso da kafo
70 averaĝe (40–100 mg dependas de la forteco)
Paracetamol-kafeina tablojdo
50
Kontraŭ-gripa tablojdo
25 - 50
Taso da teo
nigra teo: 30 - 40; verda teo: 20-30

Ĉokoladbriketo
30
Glaso da kokakolao (250 ml)
25 (10 mg en 100 ml)
Taso da herboteo
0 - 30
Taso da "sen"kafeina kafo
2 - 4
Glaso da senkafeina kokakolao
0
Glaso da (gas)limonado
0



  1. Pubchem




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo