Transkaŭkaza magistralo




Transkaŭkaza magistralo aŭ Transkam (ruse Транскавказская автомагистраль aŭ mallonge ТрансКАМ /transkAm/) estas la sola aŭtomobila vojo, kiu ligas Nord-Osetion kaj memdeklaritan respublikon Sud-Osetio. La sola ĉiusezona vojo trans Kaŭkazo, Transkam tre gravas por Armenio, multaj kargoj de kiu estas transportataj pere de ĝi.


La Transkaŭkaza magistralo estis ekuzita nur en 1981. Ĝia grava parto estas Roka tunelo. La ŝtata limo de Rusio estas ene de la tunelo, dum la doganejo estas senpere antaŭ ĝia portalo.


Post abunda neĝo Transkam estas ofte fermita por kelkaj tagoj, kiam specialaj grupoj de vojistoj senneĝigas ĝin.


Alia aŭtomobila vojo trans Kaŭkazo estas Milita kartvelia vojo.










Popular posts from this blog

How to combine similar characters in a list?

What is the lore based reason that the Spectator has the Create Food and Water trait, instead of simply not...

Need help understanding harmonic series and intervals