Ĉarto






La Atlantika Ĉarto, inter Usono kaj Britio dum la Dua mondmilito.


Ĉarto estas ĝenerala nomo por gravaj dokumentoj, per kiuj aŭtoritato, asembleo, partio ktp. deklaras publike ion.



Ĉarto en historio |


Dum mezepoko, la ĉartoj estis reĝaj deklaroj kaj proklamoj. Famega estas la Magna Carta de Anglio signita de Johano sen Tero. Kelkaj statutoj kaj konstituaj leĝoj ankaŭ estas nomataj "ĉartoj", kiel la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ la ĉartoj de usonaj universitatoj.


Libro, en kiu estis enskribitaj ĉartoj, estis nomata ĉartaro, ĉambro kun konservataj ĉartoj estis ĉartejo kaj specialisto pri ĉartoj estas ĉartisto.


Kelkaj traktatoj pri ĝeneralaj intencoj kaj ideoj, kiel la Ĉarto de Nov-Delhio, ofte signitaj de nediplomatoj pri teknikaj aferoj, ankaŭ estas nomataj "ĉartoj". Diplomatie ili estas rigardataj kiel agnosko de internaciaj principoj, kiuj gvidos pli specifajn traktatojn.



Ĉarto en transporto |


Ĉarto estas ankaŭ kontrakto inter luanto (luprenanto) kaj luiganto (ludonanto) de ŝipo aŭ aviadilo, por transporti varojn aŭ pasaĝerojn.
Poste oni parolas pri portempa aŭ porvojaĝa ĉarto, ĉarti avion (lupreni), ĉartigi ŝipon (ludoni), ĉarta flugo k.s.





Vidu ankaŭ |




  • Magna Carta, 1215


  • Atlantika Ĉarto, 1941

  • Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio (dokumento)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo