David L. Rabinowitz
| David Lincoln Rabinowitz | ||
|---|---|---|
![]() David Rabinowitz laborante pri la projekto NEAT | ||
| Persona informo | ||
| Nomo | David Lincoln Rabinowitz | |
| Dato de naskiĝo | 1960 | |
| Okupo | astronomo | |
| Aĝo | 59 | |
| Portalo pri Homoj | ||
| | ||
David Lincoln Rabinowitz (naskiĝis en 1960) estas usona astronomo Li estas scienca esploristo en la Universitato Yale.
Li konstuis filmilojn kun lumkaptilo kaj programarojn por la malkovro de
terrenkontaj asteroidoj kaj kujper-zonaj objektoj;
liaj esploroj permesis duonigi la nombron da asteroidoj proksimiĝantaj de Tero, de
1000 - 2000 al 500 - 1000[1]
Li ankaŭ helpis al la malkovro de malproksimaj sunsistemaj objektoj, supernovaoj kaj
kvazaroj, kunlaborante al la kompreno de la deveno de la sunsistemo, kaj kiel la
malluma energio estigas plirapidiĝon de la ekspansio de Universo
Kunlaborante kun Michael E. Brown kaj Chad Trujillo, li malkovris plurajn
transneptunajn objektojn, el kiuj:
90377 Sedno[2][3], verŝajne la unua konata objekto de la interna oorta nubo,
90482 Orko[4],
136199 Eriso, nanoplanedo pli granda ol Plutono[5],
136108 Haŭmeo (kvankam li ne estis kreditigita de tiu malkovro),
136472 Makemako[6].
Kun Tom Gehrels kaj la teamo de Spacewatch, de la Universitato de Arizono, li
malkovris aŭ kunmalkovris plurajn objektojn, inter kiuj:
- 5145 Pholus
- 1991 BA
Noto kaj referencoj |
↑ NASA duonigas la nombron da terrenkontaj asteroidoj (angle)
↑ Sedno, la nova ruĝa planedo (france)
↑ Neatendita kujperzona objekto (france)
↑ Nova mondo trovita trans Plutono el "BBC New" (angle)
↑ Eriso, nanoplanedo pli granda ol Plutono (angle)
↑ Makemako, de la ekstera sunsistemo (hispane)
Eksteraj ligiloj |
angle Persona paĝo de David L. Rabinowitz
