Prunus fruticosa
nana ĉerizo (Prunus fruticosa) floranta hundorozo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||||
Prunus fruticosa Pall. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Nana ĉerizo (Prunus fruticosa), estas plantospecio el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La arbusto portas manĝeblajn, ĉ. 1 cm grandajn ruĝajn fruktojn.
Enhavo
1 Priskribo
2 Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo
3 Sistematiko
4 Uzado
5 Literaturo
6 Referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La nana prunuso estas somerverda arbusto, kiu havas rigidajn branĉojn kaj stolonojn [1] La arbusto ne havas dornojn kaj altas de 0,2 ĝis 1 metroj, malofte eĉ ĝis 1,5 metrojn. La branĉoj estas maldikaj kaj kalvaj. La folioj havas renverse ovformajn ĝis eliptajn, apenaŭ pintajn foliplatojn kun noĉita aŭ segildenta folirando. Ili fariĝas 2 ĝis 5 cm longaj. La folioj estas brilaj kun malhelverda supra surfaco kaj pli hela, kalva malsupra surfaco. La petioloj havas longecon de 0,5 ĝis 1,2 cm.
La blankaj floroj estas ĉ. 1,5 cm larĝaj kaj staras du- ĝis 5-oble dense en umbeloj,[1]. La sepaloj estas larĝaj kaj nepintaj. La planto floras de aprilo ĝis majo.
La frukto de la planto estas globforma, ĝis 1 cm granda drupo. La fruktoj maturiĝas en junio kaj fariĝas tiam koralruĝaj ĝis nigraj. La maturaj fruktoj estas manĝeblaj kaj ŝatata sovaĝa frukto.[2][3]
La kromosomo-nombro estas 2n = 32.[4]
Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo |
La disvastigejo de Prunus fruticosa estas de meza kaj orienta Eŭropo ĝis Kaŭkazo kaj meza Siberio [1] Tie la planto kreskas en sekaj arbustejoj, ĉe sekaj deklivoj kaj en malnovaj ŝtonrompejoj. Ĝi ŝatas varmon sed estas frostorezista. Ĝi preferas sunajn ĝis duonsunajn kreskejojn.[2][3]
Sistematiko |
Prunus fruticosa same kiel la acida ĉerizo (Prunus cerasus) kaj la dolĉa ĉerizo (Prunus avium) apartenas al la subgenro Cerasus al la genro Prunus.[5]sinonimo de Prunus cerasus estas Cerasus fruticosa.[1]
Uzado |
La nana prunuso estas malofte uzata kiel ornamplanto pro sia dekoraj floroj kaj fruktoj, Ĝi ankaŭ donas polenojn kaj nektaron al abeloj.[3]
Literaturo |
- Roloff, Bärtels: Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2008. 978-3-8001-5614-6 paĝoj 476–477
- Bruno P. Kremer : Strauchgehölze. Erkennen & bestimmen. Steinbachs Naturführer. Mosaik. Niedernhausen. 2002. ISBN=3-576-11478-5. Paĝo 70
- Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten. Nikol.Hamburg. jaro 2002. ISBN = 3-933203-53-8. paĝo j409
Referencoj |
- ↑ 1,01,11,21,3Schütt et al.: Lexikon der Baum- und Straucharten
- ↑ 2,02,1Kremer: Strauchgehölze
- ↑ 3,03,13,2Roloff et al.: Flora der Gehölze
↑ Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 574.
↑ Germplasm Resources Information Network (GRIN) 29899 Prunus fruticosa 17a de Aprilo 2010
Eksteraj ligiloj |
Prunus fruticosa. W: FloraWeb.de. germane
Disvastiĝa mapo por Germanujo. En: Floraweb.