Noumeo
| Numeo (Nouméa) | |||
|---|---|---|---|
Panoramo de Numeo | |||
| Administrado | |||
Lando | |||
Kolektivo | Nov-Kaledonio | ||
Provinco | Suda Provinco | ||
Tradicia areo | Djubéa-Kaponé | ||
| Urbestro | Jean Lèques (2008–2014) | ||
Insee-kodo | 98818 | ||
Poŝtkodo | 98800 | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 97 579 (2009) | ||
Loĝdenso | 2 168,4 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
Koordinatoj | 22° 17′ S, 166° 27′ O-22.2758166.458Koordinatoj: 22° 17′ S, 166° 27′ O | ||
| Alteco | 0 ĝis 168 m | ||
Areo | 45 km2 | ||
| Situo | |||
| |||
Numeo (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio.
Kun 97 579 loĝantoj en 2009, Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo loĝas 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[1].
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Esperanta vivo
4 Vidindaĵoj
5 Ĝemelurboj
6 Notoj kaj referencoj
7 Vidu ankaŭ
7.1 Vidu ankaŭ
7.2 Eksteraj ligiloj
Situo |
Situo de Numeo
Satelita foto de Numeo kaj ĉirkaŭaĵoj
La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.
Historio |
La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.
Esperanta vivo |
Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).
Vidindaĵoj |
- Katedralo
Lumturo por maristoj
Ĝemelurboj |
Nice, Francio
Gold Coast (Kvinslando), Aŭstralio
Taupo, Nov-Zelando
Notoj kaj referencoj |
↑ Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (france). Alirita la 18-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭ |
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Nov-Kaledonio
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo