Papaver hybridum


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hibrida Papavo (Papaver hybridum )


Hibrida Papavo (Papaver hybridum)
Hibrida Papavo (Papaver hybridum)


Biologia klasado


































Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonoj Magnoliopsida

Ordo:

Ranunkuloj Ranunuculales

Familio:

Papavacoj Papaveraceae

Subfamilio:

Papaveroideae

Genro:

Teŭkrio Teucrium

Specio:

T. chamaedrys



Dunomo


Teucrium chamaedrys
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Hibrida Papavo (Papaver hybridum )









v  d  r


Information icon.svg



Hibrida papavo (Papaver hybridum), estas plantospecio el la familio de la Papavacoj (Papaveraceae). La specio similas al Papaver argemone. Ili diferencas en globforma senkapsulo kun rigidharoj.[1] En Germanujo tiu planto jam estas formortigita aŭ minimume tre „endanĝerigita“.




Enhavo






  • 1 Priskribo


    • 1.1 Vegetativaj karakteroj


    • 1.2 Floroj kaj fruktoj


    • 1.3 Ceteraj ecoj




  • 2 Disvastigo kaj ekologio


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Priskribo |



Vegetativaj karakteroj |


La unujara, herba planto atingas alton de 15 ĝis 50 cm. Ĝi formortas post la maturiĝo de la semoj. La apenaŭ dibranĉita tigo kreskas vertikale kaj havas foliojn. La surfaco estas kovrata kun longaj blankaj haroj. Tiu papaver havas bazan mezan rosedon kaj plurajn foliojn ĉe la tigo. La folioj estas unuoble ĝis trioble pinataj kaj 7 ĝis 15 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La lancetformaj foliaj loboj havas pintajn aŭ rondigitajn folifinojn. La subaj folioj havas pedunklojn, la supraj sidas.



Floroj kaj fruktoj |




nematuraj kapsuloj.





Papaver hybridum (ilustraĵo).


En la foliakseloj aŭ fine de la tigoj kreskas 8 ĝis 12 cm longaj haraj pedunkloj. Ili portas kapjesantajn aŭ starantajn florojn.


La relative grandaj florburĝonoj havas grandecon de 8 ĝis 12 mm kaj larĝecon de 6 ĝis 8 mm. Ili estas kovrataj de blankaj aŭ flavaj rigidharoj. Malfermante la burĝonon la du haraj spaloj forfalas.
La duseksa, radiosimetriaj floroj estas multnombraj kaj havas diametron de 2 ĝis 5 cm.
La renverse ovoformaj petaloj estas ruĝaj kaj longas ĉ. 10 ĝis 20 mm longaj kaj havas ĉe la bazo nigran makulon. La floro havas 50 ĝis 100 stamenojn. La anteroj estas malhelviolaj.
La planto floras de majo ĝis julio.


La ovalaj ĝis globformaj kapsulfruktoj havas diametron de 6 ĝis 12 mm. La multaj (>200) tre malgrandaj semoj estas grize brunaj ĝis nigraj.
Tra malgrandaj fendoj inter la kapsulo kaj la kovrilo la semoj povas eligi per vento kaj ŝanĉeligado de la kapsulo.



Ceteraj ecoj |


La tuta planto estas tre venena, precipe la kapsulo enhavas multe da venena alkaloido.
La planto estas uzata por fari narkotaĵon. La produktado de opio ne estas signifa.


La kromosomo-nombro estas n = 7[2] .



Disvastigo kaj ekologio |


La hibrida papavo kreskas precipe sur kalkhavaj montetoj kaj argilenhavaj grundoj, tie ĝi kreskas ofte kiel subkreskaĵoj de greno.
Origine la planto kreskis en la mediteranea regiono, Grandbritio, Nordafriko, sudokcidenta Azio (Afganio kaj Pakistano). En Germanujo ĝi estas arĥeotipo.



Referencoj |




  1. Oskar Sebald: Wegweiser durch die Natur. Wildpflanzen Mitteleuropas. Sonderausgabe. ADAC-Verlag u. a., München u. a. 1991, ISBN 3-87003-352-5, S. 31.


  2. Georg Tischler: Die Chromosomenzahlen der Gefäßpflanzen Mitteleuropas. 's-Gravenhage, Junk 1950.



Eksteraj ligiloj |




  • Papaver hybridum en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Papaver hybridum en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Papaver hybridum en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Papaver hybridum. W: FloraWeb.de. germane


  • Disvastiĝa mapo por Germanujo. En: Floraweb.


  • Beschreibung bei "Flora of Pakistan". (engl.)

  • Arealkarte bei "Global Biodiversity Information Facility"


  • Beschreibung und Bilder bei "Malta Wild Plants". (engl.)


  • Beschreibung bei "The Botanical Society of the British Isles". (engl.)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo