Der Cop und der Snob: Malsamoj inter versioj
Der Cop und der Snob | |
---|---|
Ĝenro | krima komedio |
Origina lando | Germanio (en 2012) |
Lingvo(j) | germana |
Originala lingvo | germana lingvo |
N-ro de sezonoj | 6 |
N-ro de epizodoj | 6 |
Produktado | |
Daŭro sen reklamoj | 44 minutoj |
Elsendo | |
Unua elsendo | 22-a de oktobro 2012 |
Der Cop und der Snob (en Esperanto "La policisto kaj la snobo") estas germania prikrima televida serio, kiu produktiĝis en 2012 en ĝis nun unu sezono de ses epizodoj kaj samjare unuafoje elsendiĝis en la germania privata televida kanalo Sat.1 (tutprecize, nur la unuaj kvin epizodoj montriĝis en tiu kanalo: pro ne sufiĉe alta publika interesiĝo la sesa, lasta epizodo ŝoviĝis al la cifereca sub-kanalo Sat.1 emotions). La ĉefrolon kiel Cop, do policisto, havis la aktoro Johannes Zirner, la duan ĉefrolon de la snobo havis Marc Benjamin Puch.
Enhavo
1 Enhavo
2 Ĉiuepizoda rolaro
3 Epizodoj
4 Recenzo
5 Eksteraj ligiloj
6 Referencoj
Enhavo |
La policistoj Gerry Waiblinger kaj Tristan Graf von Rehnitz estas nova profesia teamo. Tiu nova duopa teameco konsistigas multajn konfliktojn, ĉar ambaŭ kolegoj estas plej malsamaj: Gerry estas normala viro, neformale vestita kaj en siaj labormetodoj ne ĉiam tute laŭleĝa, dum Tristan devenas el nobela familio, plej akcentigas tiun devenon kaj ĉiam elegante vestiĝas.
Ĉiuepizoda rolaro |
rolo | aktoro |
---|---|
Gerry Waiblinger | Johannes Zirner |
Tristan Graf von Rehnitz | Marc Benjamin Puch |
Sally Piontek | Katharina Müller-Elmau |
Kiki Lemminger | Teresa Rizos |
Lumme Singh | Rahul Chakraborty |
patro Waiblinger | Eisi Gulp |
Epizodoj |
# | titolo | unua elsendo | kanalo | milionoj da spektantoj | scenaro | reĝisoro | gastaj aktoroj |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Spinnenkuss[1] | 2012-10-22 | Sat.1 | 1,89[2] | Mathias Dinter, Andreas Föhr & Thomas Letocha | Holger Haase | Anne Schäfer |
2 | Die Clique[3] | 2012-10-22 | Sat.1 | 1,61 | Mathias Dinter, Andreas Föhr & Thomas Letocha | Holger Haase | Heio von Stetten, Ella-Maria Gollmer, Dennis Mojen, Franziska Brandmeier, Samantha Capko, Rahul Chakraborty, Genija Rykova, Mathias Kupczyk |
3 | Adel vernichtet[4] | 2012-10-29 | Sat.1 | 1,67[5] | Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha | Holger Haase | Johann von Bülow, Max Herbrechter, Martin Feifel, Catalina Navarro Kirner, Catherine Bode, Nick Romeo Reimann, Klaus Stiglmeier |
4 | Unter die Haube gekommen[6] | 2012-11-05 | Sat.1 | 1,90[7] | Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha | Michael Kreindl | Michael A. Grimm, Pegah Ferydoni, Sabine Vitua, Tim Seyfi, Nadine Warmuth, Ingrid Capelle, Thomas Kress |
5 | Der Morgen danach[8] | 2012-11-12 | Sat.1 | 1,48[9] | Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha | Michael Kreindl | Carlo Ljubek, Marleen Lohse, Leopold Hornung, Birte Hanusrichter, Josef Pfitzer, Wolfgang Ceczor |
6 | Das Flauchermädchen[10] | 2012-11-27 | Sat.1 emotions | sen informo | Mathias Dinter, Andreas Föhr kaj Thomas Letocha | Michael Kreindl | Jan Ammann, Lilian Naumann, Franz Xaver Brückner, Sebastian Edtbauer, Xenia Assenza, Jochen Horst |
Recenzo |
Kvankam la manaĝeroj de la televida kanalo ne sufiĉe kontentis pri la nombro de spektantoj, la retejo Quotenmeter.de recenzis la serion tre pozitive. La scenaro juĝiĝis esti tre solida, kaj la roloj bone harmoniantaj.[11]
Eksteraj ligiloj |
- informoj pri la serio en la retejo Fernsehserien.de
Der Cop und der Snob en Interreta filma datumbazo angle
Referencoj |
↑ "aranea kiso"
↑ Primetime-Check: Montag, 22. Oktober 2012
↑ "la amikaro"
↑ "nobeleco detruas", origina germana vortumo estas Adel verpflichtet, do "nobeleco devigas je por-socia engaĝiĝo"
↑ Primetime-Check: Montag, 29. Oktober 2012
↑ "freŝe geedzigita"
↑ Primetime-Check: Montag, 5. Dezember 2012
↑ "la mateno poste"
↑ analizado de televidaj vidantoj, lunde, la 12-an de decembro 2012 (germane)
↑ "la knabino el familio Flaucher"
↑ recenzo: «Der Cop und der Snob» en la retejo Quotenmeter.de